— Ili estas jam ĉe Carinae!…
Kaj ili efektive estis turniĝantaj al Carinae. Sklavoj, nomataj lampadarii, iris fronte, aliaj, nomataj pedisequi, ĉe ambaŭ flankoj de la portilo, kaj Atacinus tuj post ĝi, estrante la irantaron.
Sed ili antaŭeniris tre malrapide, ĉar la lanternoj en la tute nelumigita urbo malsufiĉe heligadis al vojon. Krom tio la stratoj proksime de la palaco estis senhomaj — apenaŭ tie kaj ie preterpasis iu kun lanterno — sed, kontraŭe, pli malproksime ili estis neordinare movoplenaj. Preskaŭ el ĉiu flanka strateto eliradis homoj, triope, kvarope, ĉiuj sen lanternoj, ĉiuj en malhelaj manteloj. Kelkaj marŝis kune kun la irantaro, miksante sin kun la sklavoj, aliaj, en pli grandaj aroj, venadis de kontraŭe. Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj. En momentoj la irado iĝadis tiel malfacila, ke la lampadarii komencis krii:
— Lokon por la nobla tribuno, Marcus Vinicius!
Ligia vidis tra disŝovitaj kurtenoj tiujn malhelajn arojn kaj komencis tremi pro emocio. Kaptadis ŝin alterne jen espero, jen timo. „Estas li! Ursus kaj la kristanoj! Ĝi okazos tuj” — ŝi parolis per tremantaj lipoj — „Ho Kristo, ho Kristo, savu!”
Eĉ Atacinus, kiu komence ne atentis tiun neordinaran stratmovadon, komencis fine maltrankvili. Estis en ĝi io stranga. La lampadarii devis ĉiam pli ofte voki: „Lokon por la portilo de la nobla tribuno!” De flanke nekonataj homoj tiel premis la portilon, ke Atacinus ordonis al la sklavoj peli ilin for per bastonoj.
Subite krio leviĝis en la fronto de la irantaro, en unu momento estingiĝis ĉiuj lumoj. Ĉirkaŭ la portilo iĝis interpremo, tumulto, batalo.
Atacinus ekkomprenis: ĝi estis simple atako.
Kaj ekkompreninte, li rigidiĝis. Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte, por distri sin, faras atakojn kun aro da aŭgustanoj, tiel en Suburra, kiel en aliaj kvartaloj de la urbo. Oni sciis, ke kelkfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn, sed tiun, kiu sin defendis, renkontis morto, se li eĉ estus senatano. La domo de la vigiloj, kies devo estis gardi ordon en la urbo, ne estis tre malproksime, sed en similaj okazoj la gardistoj ŝajnigis, ke ili estas surdaj kaj blindaj. Dume ĉirkaŭ la portilo bolis; homoj komencis lukti, batali, terenĵeti kaj piedpremi unu alian. La kapon de Atacinus trafulmis la penso, ke li devas savi antaŭ ĉio Ligian kaj sin mem, kaj la ceteron lasi al la sorto. Eltirinte do ŝin el la portilo, li kaptis ŝin sur