Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la brakojn kaj penis forŝteli sin en la mallumo.

Sed Ligia komencis voki:

— Ursus! Ursus!

Ŝi estis blanke vestita, oni povis do facile ŝin rimarki. Atacinus komencis per la dua, libera mano rapide kovri ŝin per la propra mantelo, kiam subite kvazaŭ terura prenilego ekkaptis lian nukon kaj sur lian kapon falis, kiel ŝtono, grandega, frakasanta bulo.

Kaj li falis en unu momento, kiel bovo, frapita per batilo, antaŭ altaro de Jovo.

La sklavoj pliparte kuŝis sur la tero, aŭ savis sin, disbatante sin en densa mallumo kontraŭ muraj elstaraĵoj. Sur la loko restis nur la portilo, frakasita en la tumulto. Ursus forportis Ligian al Suburra, liaj kunuloj sekvis lin, grade disiĝante dum la vojo.

Sed la sklavoj komencis kolekti sin antaŭ la domo de Vinicius kaj interkonsenti. Ili ne kuraĝis eniri. Post mallonga interkonsento ili revenis al la batalloko, kie ili trovis kelkajn senvivajn korpojn, kaj inter ili la korpon de Atacinus. Tiu ĉi konvulsiis ankoraŭ, sed post momenta pli forta tremo li streĉiĝis kaj restis senmova.

Tiam ili kunprenis lin kaj reveninte, haltis denove antaŭ la pordego. Oni devis tamen konigi al la sinjoro, kio okazis.

— Gulo diru — komencis flustri kelkaj voĉoj — sango fluas de lia vizaĝo, kiel de la niaj, kaj la sinjoro lin amas. Por Gulo estas malpli danĝere, ol por la aliaj.

Kaj Gulo, germano, maljuna sklavo, kiu iam elvartis Viniciuson kaj estis de li heredita de la patrino, la fratino de Petronius, diris:

— Mi diros, sed ni iru ĉiuj kune. Lia kolero ne falu sur min solan.

Vinicius komencis jam dume tute senpacienci. Petronius kaj Chrysothemis ridis lin, sed li marŝis per rapidaj paŝoj tra la atrium, ripetante:

— Ili jam devus veni!… Ili jam devus veni!…

Kaj li volis iri, sed la du aliaj retenis lin.

Subite tamen en la vestiblo aŭdiĝis paŝoj; en la atrium enkuris grandare la sklavoj, kaj, rapide ekstarinte ĉe la muro, komencis ripeti per ĝemaj voĉoj:

— Aaaa!… aa!

Vinicius saltkuris al ili.

— Kie estas Ligia! — ekkriis li per terura, ŝanĝita voĉo.

90