Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Aaaa!!!…

Tiam Gulo elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo, vokante rapide kaj ploreme:

— Jen sango, sinjoro! ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro! jen sango!…

Sed li ne povis fini, ĉar Vinicius ekkaptis bronzan kandelingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la sklavo, poste, preminte sian kapon per la manoj, enigis la fingrojn inter la harojn, ripetante raŭke:

Me miserum! Me miserum!

Lia vizaĝo iĝis ruĝblua, la okuloj forkuris sub la frunton, ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.

— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.

— Sinjoro! Aaaa!… kompatu! — ĝemis la sklavoj.

Sed Petronius leviĝis kun la esprimo de malplaĉo sur la vizaĝo.

— Ni iru, Chrysothemis! — li diris — se vi volas rigardi viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Carinae.

Li eliris el la atrium, kaj en la tuta domo, ornamita per verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis post momento ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.



91