Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XI

Tiun ĉi nokton Vinicius tute ne enlitiĝis. Ian tempon post la foriro de Petronius, kiam la ĝemoj de la skurĝataj sklavoj povis kvietigi nek lian doloron, nek la furiozon, li kolektis aron de aliaj servistoj kaj fronte de ili, jam en malfrua nokto, elkuris por serĉi Ligian. Li vizitis la eskvilinan kvartalon, poste Suburran, Vicus Sceleratus kaj ĉiujn apudajn stratetojn. Post tio, ĉirkaŭirinte Kapitolon, li atingis, tra la ponto de Fabricius, la insulon, kaj trakuris fine la transtibran parton de la urbo. Sed ĝi estis sencela kurado, ĉar li mem ne esperis trovi Ligian, kaj se li serĉis ŝin, li faris tion ĉefe por plenigi per io la teruran nokton. Efektive li revenis hejmen nur tagiĝe, kiam en la urbo komencis jam aperi veturiloj kaj muloj de legomvendistoj kaj kiam bakistoj estis jam malfermantaj siajn vendejojn. Reveninte, li ordonis forigi la korpon de Gulo, kiun neniu kuraĝis tuŝi ĝis nun, poste tiujn sklavojn, al kiuj oni forkaptis Ligian, li ordonis sendi en kamparajn punlaborejojn, kio estis puno preskaŭ pli terura, ol morto, fine, ĵetinte sin sur remburitan benkon en la atrium, li komencis pensi, kiamaniere li retrovos kaj reprenos Ligian.

Rezigni ŝin, perdi ŝin, ne revidi ŝin plu ŝajnis al li neebla, kaj ĉe la nura penso pri tio kaptis lin furiozo. La memvola naturo de la juna soldato unuafoje en la vivo trafis kontraŭstaron, alian nerompeblan volon, kaj simple ne povis kompreni, kiel povas okazi, ke iu kuraĝas kontraŭmeti sin al lia pasio. Vinicius preferus eĉ, ke la mondo kaj la urbo falu en rubojn, ol ke li ne atingu tion, kion li volas. Oni forigis kalikon da volupto preskaŭ de antaŭ lia buŝo, do ŝajnis al li, ke estas plenumita io neordinara, vokanta pri venĝo al leĝoj diaj kaj homaj.

Sed antaŭ ĉio li ne volis kaj ne povis paciĝi kun la sorto, ĉar neniam li ion tiel avidis en la vivo, kiel Ligian. Ŝajnis al li, ke li ne kapablos ekzisti sen ŝi. Li ne sciis respondi, kion li farus sen ŝi morgaŭ, kiel li povus travivi la sekvontajn tagojn. Kelkfoje kaptis lin kontraŭ ŝi kolero, proksima al frenezo. Li volus havi ŝin, por ŝin bati, treni je la haroj en la