cubiculum kaj turmenti ŝin, kaj jen ekregadis lin grandega sopiro je ŝia voĉo, figuro, okuloj, kaj li sentis, ke li estus preta kuŝi ĉe ŝiaj piedoj. Li vokis ŝin, mordis la fingrojn, ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj. Li kolektis ĉiujn fortojn, por igi sin pensi trankvile pri ŝia reakiro, sed li ne povis. Lian kapon trakuris miloj da pensoj kaj rimedoj, sed unuj pli frenezaj, ol aliaj. Fine trabrilis ĝin la penso, ke neniu alia ŝin forkaptis, krom Aulus, kaj ke en plej malbona okazo Aulus devas scii, kie ŝi kaŝas sin.
Kaj li saltleviĝis por kuri en la domon de Aulus. Se ili ne redonos ŝin al li, se ili ne ektimos minacojn, li iros al la cezaro, akuzos la maljunan komandanton pri malobeo kaj ricevos kontraŭ li mortverdikton, antaŭe tamen li havigos de ili konfeson, kie estas Ligia. Sed se eĉ ili ŝin redonos propravole, eĉ tiam li venĝos. Ili akceptis lin, vere, en sian domon kaj flegis, sed ĝi estas nenio. Per tiu ĉi sola malbonago ili liberigis lin de ĉia dankemo. Kaj lia venĝema kaj senpardona animo komencis ĝui la penson pri la malespero de Pomponia Graecina, kiam al la maljuna Aulus centuriestro alportos mortverdikton. Li estis preskaŭ certa, ke li ĝin ricevos. Petronius helpos lin en tio. Cetere la cezaro mem nenion rifuzas al siaj kamaradoj aŭgustanoj, se nur al rifuzo ne instigas lin persona malsimpatio aŭ pasio.
Sed subite la koro ekhaltis en li sub la influo de terura supozo.
Kaj se la cezaro mem forkaptis Ligian?
Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte serĉas en noktaj atakoj distron en enuo. Eĉ Petronius partoprenis kelkfoje en tiuj amuzoj. Ilia ĉefa celo estis, vere, kapti virinojn kaj suprenĵetadi ilin, ĝis sveno, sur soldata mantelo. Tamen Nero mem nomis kelkfoje tiajn ekskursojn „perloserĉado”, ĉar okazadis, ke en la fundo de la kvartaloj, okupataj de svarmanta, malriĉa loĝantaro, oni trovis veran perlon de ĉarmo ka juneco. Tiam la sagatio, kiel oni nomis la suprenĵetadon sur soldata mantelo, ŝanĝis sin en veran forkapton kaj la „perlon” oni sendis aŭ sur Palatinon, aŭ en iun el sennombraj palacoj de la cezaro, aŭ, fine, la cezaro cedis ŝin al iu el siaj kamaradoj. Tiel povis okazi ankaŭ kun Ligia. La cezaro observis ŝin dum la festeno, kaj Vinicius ne dubis eĉ por momento, ke ŝi devis ekŝajni al li al plej bela el ĉiuj virinoj, kiujn li vidis ĝis nun. Kiel do povus esti alie? Nero havi ŝin, vere, ĉe si, sur Palatino, kaj povas malkaŝe ŝin reteni, sed, kiel prave diris Petronius, Nero