Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ne havis kuraĝon en krimoj kaj, povante agi malkaŝe, li ĉiam preferis agi kaŝe. Ĉi-foje povis lin instigi al tio ankaŭ timo antaŭ Poppaea. Al Vinicius venis nun la ideo, ke Aulusoj eble ne kuraĝus perforte forkapti la knabinon, donacitan al li de la cezaro. Kiu cetere kuraĝus? Ĉu eble tiu grandega ligo kun bluaj okuloj, kiu kuraĝis tamen eniri en la triclinium kaj elporti ŝin sur la brakoj el la festenejo? Sed kien li rifuĝus kun ŝi, kien li povus ŝin konduki? Ne, sklavo ne riskus tian entreprenon. Sekve, tion faris neniu alia, ol la cezaro.

Ĉe tiu ĉi penso la okulojn de Vinicius vualis mallumo kaj ŝvitgutoj kovris lian frunton. En tiu okazo Ligia estis perdita por ĉiam. Nun li povis pli prave, ol antaŭe, ripeti: Vae misero mihi! La imago prezentis al li Ligian en la brakoj de Nero, kaj la unuan fojon en la vivo li ekkomprenis, ke estas pensoj, kiujn homo simple ne povas elporti. Nur nun li ekvidis, kiel li ŝin amis. Kiel dronanto en fulmrapidaj bildoj rememoras sian tutan vivon, tiel li rememoris Ligian. Li vidis ŝin, aŭdis ĉiun ŝian vorton. Li vidis ŝin ĉe la fontano, li vidis ŝin ĉe Aulusoj kaj ĉe la festeno. Denove li sentis ŝin proksime, sentis la odoron de ŝiaj haroj, la varmon de ŝia korpo, la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis dum la festeno ŝian senkulpan buŝon. Ŝi ekŝajnis al li centfoje pli bela, pli dezirinda, pli dolĉa, centfoje pli sol-elektita el inter ĉiuj mortemulinoj kaj ĉiuj diinoj, ol iam ajn antaŭe. Kaj kiam li ekpensis, ke ĉion tion, kio enradikiĝis en lian koron, kio iĝis lia sango kaj vivo, povus ekposedi Nero, ekkaptis lin doloro tute fizika, tiel terura, ke li volus bati per la kapo la murojn de la atrium, ĝis li ilin frakasos. Li sentis, ke li povus freneziĝi kaj ke li freneziĝus sendube, se ne restus al li ankoraŭ venĝo. Tiu ĉi sola penso estis por li ioma konsolo. „Mi estos via Cassius Chaerea!” — li ripetadis al si, pensante pri Nero. Post momento, ekkaptinte en la manojn iom da tero el florvazoj, starantaj ĉirkaŭ la impluvium, li faris teruran ĵuron, ke li plenumos la venĝon.

Kaj li eksentis efektive konsolon. Li sciis nun, por kio vivi kaj per kio plenigi la tagojn kaj noktojn. Poste, lasinte la ideon iri al Aulusoj, li ordonis porti sin sur Palatinon. Dumvoje li pensis, ke se oni ne allasos lin al la cezaro aŭ volos kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon, ĝi estos pruvo, ke Ligian forkaptis la cezaro. Li ne prenis tamen armilon. Li perdis la konscion ĝenerale, sed, kiel ordinare la homoj, absorbitaj per unu penso, li konservis ĝin en tio, kio koncernis la venĝon. Li ne volis,

94