krom la sola Detronius, nek unu el la aŭgustanoj savus sian vivon. Al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis. La malamo kontraŭ ili estis preskaŭ pli granda, ol kontraŭ li mem.
Ili komencis do streĉi la mensojn, pensante, kiel senŝarĝiĝi de la respondeco por la bruligo de la urbo. Sed volante sensarĝigi sin mem, ili devis purigi de la suspektoj ankaŭ la cezaron, ĉar alie neniu kredus, ke ili ne estis la kaŭzintoj de la malfeliĉego. Tigellinus interkonsilis tiucele kun Domitius Afer kaj eĉ kun Seneca, kvankam li malamegis la maljunan filozofon. Poppaea, komprenante ankaŭ, ke la pereo de Nero estus kune verdikto kontraŭ ŝi, petis konsilon de siaj konfidatoj kaj hebreaj pastroj, ĉar oni supozis ĝenerale, ke de kelkaj jaroj ŝi konfesis la kredon je Jehovo. Nero mem elpensadis rimedojn, ofte terurajn, pli ofte arlekenajn, kaj alterne li subiĝadis al teruro aŭ ludis, kiel infano, antaŭ ĉio li tamen plendis.
Foje en la domo de Tiberius, kiu estis savita de la brulo, daŭris longa kaj senefika interkonsilo. Petronius proponis lasi for la zorgojn kaj veturi Grekujon, poste Egipton kaj Malgrandan Azion. La vojaĝo estis jam delonge intencata, kial do ĝin prokrasti, se en Romo estas malgaje kaj danĝere.
La cezaro akceptis la konsilon kun fervoro, sed Seneca, pensinte dum momento, diris:
— Veturi estos facile, sed poste reveni — malpli facile.
— Je Heraklo! — respondis Petronius — reveni oni povus fronte de la aziaj legioj.
— Tiel mi faros — ekkriis Nero.
Sed Tigellinus komencis kontraŭparoli. Li mem sciis nenion elpensi, kaj se la ideo de Petronius venus en lian kapon, sendube li deklarus ĝin kiel savan, nun tamen gravis al li, ke Petronius ne montriĝu refoje la sola homo, kiu en malfacilaj momentoj scias savi ĉion kaj ĉiujn.
— Aŭskultu min, dia! — li diris — la konsilo estas pereiga! Antaŭ ol vi atingos Ostion, komenciĝos civila milito; kiu scias, ĉu iu el la vivantaj ankoraŭ idoj de la dia Aŭgusto ne proklamos sin cezaro, kaj tiam kion ni faros, se la legioj partiiĝos kun li?
— Ni faros tion — respondis Nero — ke antaŭe ni klopodos, ke ekmanku la idoj de Aŭgusto. Ili jam estas nemultaj, facile do estos liberiĝi de ili.
— Oni povas ĝin fari, sed ĉu nur tio ĉi gravas? Miaj solda-