toj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke cezaro devus esti viro tia, kiel Thraseas.
Nero ekmordis la lipojn. Post momento li tamen levis la okulojn supren kaj diris:
— Nesatigeblaj sendankuloj. Ili havas sufiĉe da greno kaj da karbo, sur kiu ili povas baki flanojn, kion pli ili volas?
Al tio ĉi Tigellinus diris:
— Venĝon.
Sekvis silento. Subite la cezaro ekstaris, levis la manon supren kaj diris:
„La koroj serĉas venĝon, kaj venĝo — viktimon”. Poste, forgesinte pri ĉio, li vokis kun radianta vizaĝo:
— Oni donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu tiun ĉi verson. Neniam Lucanus komponis ion similan. Ĉu vi rimarkis, ke mi trovis ĝin en unu sekundo?
— Ho, senkompara! — respondis kelkaj voĉoj.
Nero notis la verson kaj diris:
— Jes! la venĝo serĉas viktimon.
Poste li rigardis ĉirkaŭen, al la ĉeestantoj.
— Kaj se ni disvastigus la famon, ke Vatinius ordonis bruligi la urbon, kaj oferus lin al la venĝo de la popolo?
— Ho dia! kio mi estas? — ekkriis Vatinius.
— Vere! oni bezonas iun pli grandan, ol vi.... Viteliuson?
Vitelius paliĝis, sed li komencis ridi.
— Mia graso — li diris — povus nur refajrigi la brulon.
Sed Nero pensis pri io alia, ĉar li serĉis en la animo viktimon, kiu efektive povus satigi la koleron de la popolo, kaj li trovis, kion li serĉis:
— Tigellinus — li diris post momento — vi bruligis Romon!
La ĉeestantojn trakuris tremo. Ili komprenis, ke ĉi-foje la cezaro ĉesis ŝerci kaj ke venas momento riĉa je sekvoj.
Kaj la vizaĝo de Tigellinus kuntiriĝis, kiel faŭko de mordopreta hundo.
— Mi bruligis Romon laŭ via ordono — li diris.
Ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj. Sekvis tia silento, ke oni aŭdis zumadon de muŝoj, flugantaj tra la atrium.
— Tigellinus — ekparolis Nero — ĉu vi min amas?
— Vi scias, sinjoro.
— Oferu vin por mi.
— Dia cezaro — respondis Tigellinus — kial vi donas al mi dolĉan trinkaĵon, kiun mi ne povas levi al buŝo? La