popolo murmuras kaj ribelas, ĉu vi volas, ke ankaŭ la pretorianoj komencu ribeli?
La sento de teruro ekpremis la korojn de la ĉeestantoj. Tigellinus estis prefekto de la pretorio kaj liaj vortoj havis simple la sencon de minaco. Nero mem komprenis ĝin kaj lia vizaĝo kovriĝis per paleco.
Subite eniris Epaphroditus, liberigito de la cezaro, kun la sciigo, ke la dia aŭgustino deziras tuj vidi Tigellinuson, ĉar estas ĉe ŝi homoj, kiujn la prefekto devas elaŭskulti.
Tigellinus riverencis al la cezaro kaj eliris kun vizaĝo trankvila kaj malestima. Jen, kiam oni volis lin ekbati, li montris la dentojn, li konigis, kio li estas, kaj konante la timemon de Nero, li estis certa, ke tiu mondreganto neniam kuraĝos levi kontraŭ lin la manon.
Kaj Nero sidis momente en silento, sed vidante, ke la ĉeestantoj atendas de li iun vorton, li diris:
— Mi elvartis serpenton ĉe la sino.
Petronius movis la ŝultrojn, kvazaŭ volante diri, ke al tia serpento ne estas malfacile frakasi la kapon.
— Kion vi diras? parolu, konsilu! — ekkriis Nero, rimarkinte lian movon — al vi sola mi fidas, ĉar vi havas pli da saĝo, ol ili ĉiuj, kaj vi amas min.
Petronius jam estis dironta: „Nomu min prefekto de la pretorio, kaj mi transdonos al la popolo Tigellinuson kaj kvietigos en unu tago la urbon”. Sed lia denaska maldiligenteco superis. Esti prefekto signifis, ĝuste dirante, porti sur la ŝultroj la personon de la cezaro kaj milojn da publikaj aferoj. Por kio li faru al si tiujn zorgojn? Ĉu ne estas pli bone legadi versaĵojn en la ĉarma biblioteko, rigardadi vazojn kaj statuojn, aŭ, tenante ĉe la brusto la dian korpon de Eunice, fingroludadi per ŝiaj oraj haroj kaj klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo?
Li do diris:
— Mi konsilas veturi Aĥajon.
— Ha — respondis Nero — mi atendis de vi ion pli. La senato min malamegas. Se mi forveturos, kiu povas garantii, ke ili ne ekribelos kontraŭ mi kaj ne proklamos iun alian cezaro? La popolo estis al mi iam fidela, sed nun ĝi sekvos ilin.... Je Hadeso! se tiu senato kaj tiu popolo havas unu solan kapon!....
— Permesu diri al vi, ho dia, ke volante konservi Romon, oni devas konservi almenaŭ kelkajn romanojn — diris Petronius kun rideto.