Sed Nero komencis plendi:
— Kion mi havas de Romo kaj de la romanoj? Oni aŭskultus min en Aĥajo. Ĉi tie ĉirkaŭas min nur perfido. Ĉiuj min forlasas! kaj vi ankaŭ estas pretaj min perfidi! Mi scias tion, mi scias! Vi eĉ ne pensas, kion diros pri vi la postaj generacioj, se vi forlasos tian artiston, kiel mi.
Ĉe tio ĉi li manfrapis la frunton kaj ekkriis:
— Vere!.... Meze de tiuj zorgoj forgesas mi ankaŭ, kio mi estas.
Dirinte ĉi tion, li turnis sin al Petronius kun vizaĝo jam tute sereniĝinta.
— Petronius — li diris — la popolo murmuras, sed se mi prenus liuton kaj irus kun ĝi sur la Marsan kampon, se mi kantus al ĝi tiun kanton, kiun vi aŭdis dum la brulo, ĉu vi kredas, ke mi ne kortuŝus ĝin per mia kanto, kiel iam Orfeo kortuŝis la sovaĝajn bestojn?
Al tio ĉi respondis Tulius Senecio, kiu deziris reveni plej baldaŭ al siaj sklavinoj, venigitaj el Antiumo, kaj malpaciencis jam delonge:
— Sendube, cezaro, se oni lasus vin komenci.
— Ni veturu Grekujon! — diris Nero, tedite.
Sed en la sama momento eniris Poppaea, kaj post ŝi Tigellinus. La okuloj de la ĉeestantoj direktis sin malgraŭvole al li, ĉar neniam iu triumfanto surveturis tiel fiere Kapitolon, kiel li ekstaris antaŭ la cezaro.
Poste li komencis paroli malrapide kaj klare, per voĉo, en kiu sonis kvazaŭ grinco de fero:
- Aŭskultu min, cezaro, ĉar mi povas diri al vi: mi trovis! La popolo avidas venĝon kaj viktimon, ne unu tamen, sed centojn kaj milojn. Ĉu vi aŭdis iam, sinjoro, kiu estis Chrestos, krucumita de Pontius Pilatus? kaj ĉu vi scias, kiuj estas kristanoj? Ĉu mi ne rakontis al vi pri iliaj krimoj kaj senhontaj ritoj, pri iliaj antaŭdiroj, ke la mondo pereos de fajro? La popolo malamas ilin kaj suspektas. Neniu vidis ilin en la temploj, ĉar niajn diojn ili konsideras malbonaj spiritoj, neniam ili estas en Stadium, ĉar ili malestimas la vetkurojn. Neniam la manoj de iu kristano honoris vin per aplaŭdo. Neniam iu el ili konfesis vin dio. Ili estas malamikoj de la homa gento, malamikoj de la urbo kaj de vi, sinjoro. La popolo murmuras kontraŭ vi, sed ne vi, cezaro, ordonis al mi bruligi Romon, kaj ne mi ĝin bruligis. ... La popolo soifas venĝon — ĝi havu venĝon. La popolo soifas sangon kaj cirkludojn —