Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi havu ilin. La popolo suspektas vin — ĝiaj suspektoj direktiĝu aliflanken.

Nero aŭskultis komence kun granda miro. Sed laŭgrade kiel Tigellinus parolis, la aktora vizaĝo de la cezaro komencis ŝanĝi sin kaj alprenadi alterne la esprimon de kolero, doloro, kompato kaj indigno. Subite li leviĝis kaj, deĵetinte la togon, kiu falis al liaj piedoj, etendis supren ambaŭ manojn kaj momente restis tiel en silento.

Fine li ekparolis per la voĉo de tragika aktoro:

— Zeŭso, Apolono, Hero, Ateno, Persefono kaj vi ĉiuj senmortaj dioj, kial vi ne donis al ni vian helpon? Kian malbonon faris la malfeliĉa urbo al tiuj krueluloj, ke ili ĝin tiel senkompate bruligis?

— Ili estas malamikoj de la homa gento kaj de vi, sinjoro — diris Poppaea.

Kaj aliaj komencis voki:

— Faru justecon! Punu la brulmetintojn! La dioj mem volas venĝon!

Li sidiĝis, mallevis la kapon al la brusto kaj denove silentis, kvazaŭ tondrofrapita de la malnobleco, pri kiu li ekaŭdis. Sed post momento li ekskuis la manojn kaj ekparolis:

— Kiaj punoj kaj kiaj torturoj indas tian krimon?.... Sed la dioj min inspiros kaj kun la helpo de la potencoj de Tartaro mi faros al mia malfeliĉa popolo tian spektalon, ke dum jarcentoj ĝi min danke rememorados.

La frunton de Petronius kovris subite nubo. Li ekpensis pri la danĝero, kiu ekpezos super Ligia, super Vinicius, kiun li amis, kaj super ĉiuj tiuj homoj, kies instruon li malakceptis, sed pri kies senkulpeco li estis konvinkita. Li ekpensis ankaŭ, ke komenciĝos unu el tiuj sangaj orgioj, kiujn ne toleris liaj okuloj de belamanto. Sed antaŭ ĉio li diris al si: „Mi devas savi Viniciuson, kiu freneziĝos, se tiu knabino pereos”, kaj tiu ĉi konsidero superis ĉiujn aliajn, ĉar Petronius bone komprenis, ke li komencas ludon tiel danĝeran, kian neniam en la vivo li ludis.

Li komencis tamen paroli facilmaniere kaj senzorge, kiel li parolis ordinare, kritikante aŭ mokante nesufiĉe estetikajn ideojn de la cezaro kaj de la aŭgustanoj:

— Vi trovis do la viktimojn! Bone! Vi povas eĉ sendi ilin sur arenojn aŭ vesti per la „doloraj tunikoj”. Ankaŭ bone! Sed aŭskulti min: vi havas la aŭtoritaton, vi havas la pretorianojn, vi havas la forton, estu do sinceraj, tiam almenaŭ, kiam