Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neniu vin aŭdas. Trompu la popolon, sed ne vin mem. Transdonu al la popolo la kristanojn, kondamnu ilin al torturoj laŭ via plaĉo, havu tamen la kuraĝon diri al vi, ke ne ili bruligis Romon!.... Fi! Vi nomas min arbitro de eleganteco, do mi deklaras, ke mi malamas mizerajn komediojn. Fi! Ha, kiel ĉio tio memorigas al mi la teatrajn budojn apud Porta Asinaria, kie la aktoroj, por distri la antaŭurban publikon, ludas diojn kaj reĝojn, kaj post la spektaklo trinkas acidan vinon kun bulbo aŭ ricevas batojn. Estu vere dioj kaj reĝoj, ĉar mi diras al vi, ke vi povas al vi permesi ĉi tion. Koncerne vin, cezaro, Vi minacis nin per la juĝo de la postaj generacioj, sed pensu, ke ili juĝos vin ankaŭ. Je la dia Klio! Nero la mondreganto, Nero la dio bruligis Romon, ĉar li estis tiel potenca sur la tero, kiel Zeŭso sur Olimpo. Nero la poeto tiel amis poezion, ke li oferis por ĝi la patrujon! De la komenco de l' mondo neniu faris ion similan. Mi petegas vin, en la nomo de la naŭ Libetridoj, ne rezignu tian gloron, ĉar kantoj pri vi sonos ĝis la fino de la jarcentoj. Kio estos kompare kun vi Priamo? kio Agamemnono? kio Aĥilo? kio la dioj mem? Ne gravas, ĉu la bruligo de Romo estas faro bona, sed ĝi estas granda kaj eksterordinara! Kaj krome mi diras al vi, ke la popolo ne levos kontraŭ vin la manon. Malvere! Havu kuraĝon! gardu vin de faroj malindaj je vi, ĉar minacas al vi nur tio, ke la postaj generacioj povos diri: „Nero bruligis Romon, sed estante malgrandanima cezaro kaj malgrandanima poeto, li malkonfesis sian grandan faron pro timo kaj ŝarĝis per la kulpo senkulpulojn!”

La vortoj de Petronius forte impresadis ordinare Neron, sed ĉi-foje Petronius mem ne faris al si iluziojn, ĉar li komprenis, ke tio, kion li diras, estas la lasta rimedo, kiu povas, vere, en favora okazo savi la kristanojn, sed pli certe ankoraŭ povas pereigi lin mem. Li ne hezitis tamen, ĉar li faris ĝin por Vinicius, kiun li amis, kaj por la hazardo, per kiu li ludis. „La kuboj estas ĵetitaj, li parolis al si, kaj mi vidos, kiom la timo pri la propra kapo superos en la simio la gloramon”.

Kaj en la animo li ne dubis, ke tamen superos la timo.

Dume post liaj vortoj sekvis silento. Poppaea kaj ĉiuj ĉeestantoj rigardis, kiel sorĉan bildon, la okulojn de Nero; tiu ĉi komencis levi la lipojn supren, proksimigante ilin ĝis la nazo, kiel li kutimis fari, se li ne sciis, kion decidi; fine embarasiteco kaj tedo speguliĝis evidente sur lia vizaĝo.

— Sinjoro — ekparolis Tigellinus, vidante ĉi tion — perme-