Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO L


Petronius revenis hejmen, kaj Nero kun Tigellinus trairis en la atrium de Poppaea, kie ilin atendis la homoj, kun kiuj la prefekto antaŭe parolis.

Estis tie du rabenoj el Transtibro, vestitaj per longaj, solenaj vestoj, kun mitroj sur la kapoj, juna skribisto, ilia helpanto, kaj Chilo. Je la vido de la cezaro la pastroj paliĝis pro emocio kaj, levinte la manojn al la nivelo de la ŝultroj, klinis ĝis ili la kapojn.

— Saluton al vi, monarĥo de monarĥoj kaj reĝo de reĝoj — diris la pli aĝa. — Saluton al vi, reganto de la tero, zorganto de la elektita popolo kaj cezaro, leono inter la homoj, kies regado estas kiel la suna lumo kaj kiel libana cedro kaj kiel palmo kaj tiel jeriĥa balzamo!....

— Vi ne nomas min dio? — demandis la cezaro.

La pastroj paliĝis ankoraŭ pli multe; la pli aĝa denove ekparolis:

— Viaj vortoj, sinjoro, estas dolĉaj, kiel la frukto de vinberujo kaj kiel matura figo, ĉar Jehovo plenigis vian koron per boneco. Sed la antaŭinto de via patro, la cezaro Cajus, estis kruela, tamen niaj senditoj ne nomis lin dio, preferante la morton mem, ol ofendon de la Leĝoj.

— Kaj Caligula ordonis doni ilin al leonoj?

— Ne, sinjoro. La cezaro Cajus ektimis la koleron de Jehovo.

Kaj ili levis la kapojn, ĉar la nomo de la potenca Jehovo inspiris al ili kuraĝon. Fidante Lian forton, pli sentime ili rigardis jam en la okulojn de Nero.

— Ĉu vi akuzas la kristanojn pri la bruligo de Romo? — demandis la cezaro.

— Ni, sinjoro, akuzas ilin nur, ke ili estas malamikoj de la Leĝoj, malamikoj de la homa gento, malamikoj de Romo kaj de vi, cezaro, kaj ke delonge ili minacis la urbon kaj la mondon per fajro. La reston diros al vi tiu ĉi homo, kies buŝo ne makuliĝos per mensogo, ĉar en la vejnoj de lia patrino fluis la sango de la elektita popolo.