Nero turnis sin al Chilo.
— Kiu vi estas?
— Via adoranto, ho Oziriso, kaj krome malriĉa stoiko.
— Mi malamas la stoikojn — diris Nero — mi malamas Thraseason, mi malamas Musoniuson kaj Cornuluson. Abomenaj estas al mi iliaj paroloj, ilia malestimo al arto, ilia memvola mizero kaj malpuremo.
— Sinjoro, via majstro, Seneca, havas mil citronlignajn tablojn. Volu nur, kaj mi havos da ili duoblan nombron. Mi estas stoiko pro neceso. Vestu, ho Brilradia, mian stoikecon per rozkrono, starigu antaŭ ĝi kruĉon da vino, kaj mi kantos Anakreonton tiel, ke mi superkrios ĉiujn epikuranojn.
Nero, al kiu ekplaĉis la epiteto: „Brilradia”, ridetis kaj diris:
— Vi plaĉas al mi.
— Tiu ĉi homo meritas tiom da oro, kiom li mem pezas — ekkriis Tigellinus.
Kaj Chilo respondis:
— Kompletigu, sinjoro, mian pezon per via malavareco, alie vento forportos la pagon.
— Vere, vi ne superpezus Viteliuson —— intermetis la cezaro.
— Eheu! ho Arĝentpafarka, mia sprito ne estas el plumbo.
— Mi vidas, ke viaj Leĝoj ne malpermesas al vi nomi min dio?
— Ho senmorta! miaj Leĝoj estas en vi: la kristanoj blasfemis kontraŭ tiuj ĉi Leĝoj, kaj tial mi ilin malamas.
— Kion vi scias pri la kristanoj?
— Ĉu vi permesas al mi plori, dia?
— Ne — diris Nero — tio min enuigas.
— Kaj trioble vi estas prava, ĉar la okuloj, kiuj vin vidis, devas por ĉiam sekiĝi de larmoj. Sinjoro, gardu min kontraŭ miaj malamikoj.
— Parolu pri la kristanoj — diris Poppaea kun ioma malpacienco.
— Okazos, kiel vi ordonas, Izido — respondis Chilo. — Jen de mia juneco mi dediĉis min al la filozofio kaj mi serĉis la veron. Mi serĉis ĝin ĉe la iamaj diaj saĝuloj, kaj en la Akademio en Atenoj, kaj en la aleksandria Serapeum. Ekaŭdinte pri la kristanoj, mi supozis, ke tio estas ia nova skolo, kie mi povos trovi kelkajn grajnojn de vero, kaj mi konatiĝis kun ili, je mia malfeliĉo!! La unua kristano, kun kiu kuntrafis min la malbona sorto, estis Glaucos, kuracisto el Neapolo.