De li mi eksciis poste, ke ili adoras iun Chrestoson, kiu promesis al ili ekstermi ĉiujn homojn, detrui ĉiujn urbojn sur la tero, kaj ilin lasi, se ili helpos al li ekstermi la idojn de Deŭkaliono. Tial, ho sinjoro, ili malamas la homojn, tial ili venenas fontanojn, tial en siaj kunvenoj ili malavaras malbenojn al Romo kaj al ĉiuj temploj, kie glorataj estas niaj dioj. Chrestos estis krucumita, sed li promesis al ili, ke kiam Romo estos detruita per fajro, li venos duafoje en la mondon kaj donos al ili la regadon de la tero....
— Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita — interrompis Tigellinus.
— Multaj jam komprenas, sinjoro — respondis Chilo — ĉar mi iradas en la ĝardenoj, sur la kampo de Marso kaj instruas. Sed se vi bonvolos aŭskulti min ĝis la fino, vi komprenos, kiajn motivojn de venĝo mi havas. Glaucos la kuracisto komence ne malkaŝis al mi, ke ilia instruo ordonas malamon al la homoj. Kontraŭe! li diradis al mi, ke Chrestos estas bona dio kaj ke la fundamento de lia instruo estas amo. Mia amema koro ne povis kontraŭstari tiajn verojn, do mi ekamis Glaucoson kaj ekfidis al li. Mi dividis kun li ĉiun pecon da pano, ĉiun groŝon, kaj ĉu vi scias, sinjoro, kiel li repagis al mi? Envoje el Neapolo al Romo li ekbatis min per ponardo, kaj mian edzinon, belan kaj junan Berenicen, vendis al sklavkomercistoj. Se Sofoklo konus mian sorton.... sed kion mi diras! aŭskultas min iu pli bona, ol Sofoklo.
— Kompatinda homo! — diris Poppaea.
— Kiu vidis la vizaĝon de Afrodito, ne estas kompatinda, sinjorino, kaj mi ĝin vidas ĉi-momente. Sed tiam mi serĉis konsolon en la filozofio. Veninte Romon, mi penis atingi la kristanajn ĉefulojn, por ricevi justecon kontraŭ Glaucos. Mi kredis, ke ili devigos lin redoni al mi la edzinon.... Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita, mi ekkonis la filon de Zebedeo, mi ekkonis Linuson kaj Cletuson kaj multajn aliajn. Mi scias, kie ili loĝis antaŭ la brulo, mi scias, kie ili kunvenas, mi povas montri unu subterejon en la Vatikana montaĵo kaj unu tombejon ekster la Nomentana pordego, kie ili plenumas siajn malnoblajn ritojn. Mi vidis tie Petron la apostolon, mi vidis Glaucuson, kiu murdis infanojn, por ke la apostolo povu ŝprucigi ilian sangon sur la kapojn de la ĉeestantoj, kaj mi vidis Ligian, la zorgatinon de Pomponia Graecina, kiu fanfaronis, ke ne povante alporti infanan