sangon, ŝi tamen alportas morton de infano, ĉar ŝi mortsorĉis vian filinon, ho Oziriso, kaj vian, ho Izido!
— Aŭskultu, cezaro! — diris Poppaea.
— Ĉu povas esti? — ekkriis Nero.
— Mi povis pardoni la malbonojn, faritajn al mi — daŭrigis Chilo — sed ekaŭdinte, kion al vi oni faris, mi volis ekbati ŝin per ponardo. Bedaŭrinde malhelpis min la nobla Vinicius, kiu ŝin amas.
— Vinicius? ŝi ja forkuris de li?
— Ŝi forkuris, sed li serĉis ŝin, ĉar li ne povis vivi sen ŝi. Por mizera pago mi helpis lian serĉadon kaj mi montris al li la domon en Transtibro, kie ŝi loĝis meze de kristanoj. Ni iris tien kune, kaj kun ni ankaŭ via luktisto, Croto, kiun la nobla Vinicius dungis por sia defendo. Sed Ursus, sklavo de Ligia, sufokis Croton. Terure forta homo li estas, sinjoro; al virbovoj li rompas la nukojn tiel facile, kvazaŭ iu derompus papavajn kapetojn. Aulus kaj Pomponia amis lin pro tio.
— Je Herkulo! — diris Nero — la mortemulo, kiu sufokis Croton, indas monumenton sur Forumo. Sed vi eraras aŭ mensogas, maljunulo, ĉar Croton mortigis per ponardo Vinicius.
— Jen, kiel homoj trompas diojn. Ho sinjoro, mi mem vidis, kiel Ursus rompis la ripojn de Croto kaj kiel poste li faligis Viniciuson. Li mortigus la tribunon, se Ligia lin ne malhelpus. Vinicius malsanis poste dum longa tempo, sed ili flegis lin, esperante, ke pro amo li iĝos kristano. Kaj li iĝis efektive kristano.
— Vinicius?
— Ĵes.
— Eble ankaŭ Petronius? — demandis avide Tigellinus.
Chilo komencis tordi sin, froti la manojn kaj diris:
— Mi admiras vian penetremon, sinjoro! Ho!.... povas esti! tre povas esti!
— Nun mi komprenas, kial li tiel defendis la kristanojn.
Sed Nero komencis ridi.
— Petronius kristano!.... Petronius malamiko de la vivo kaj de voluptoj! Ne estu malsaĝuloj kaj ne volu, ke mi tion kredu, aŭ mi estas preta nenion kredi.
— Sed la nobla Vinicius iĝis kristano, sinjoro. Mi ĵuras je tiu ĉi brilo, kiu de vi radias, ke mi parolas veron kaj ke nenio inspiras al mi tian abomenon, kiel mensogo. Pomponia estas kristanino, la malgranda Aulus estas kristano, kaj Ligia, kaj Vinicius. Mi servis lin fidele, kaj li repage, laŭ la deziro de