Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Glaucus la kuracisto, ordonis, kvankam mi estas maljuna, skurĝi min, kaj mi estis tiam malsana kaj malsata. Kaj mi ĵuris je Hadeso, ke mi tion al li memoros. Ho sinjoro, venĝu la malbonon, kiun oni al mi faris, kaj mi transdonos al vi Petron la apostolon kaj Linuson kaj Cletuson kaj Glaucuson kaj Crispuson, ĉiujn ĉefulojn, kaj Ligian kaj Ursuson, mi montros al vi centojn kaj milojn da ili, mi montros preĝodomojn, tombejojn; en ĉiuj viaj malliberejoj malsufiĉos por ili loko!.... Sen mi vi ne scius ilin trovi! Ĝis hodiaŭ mi, mizerulo, serĉis konsolon en la filozofio, nun mi trovu ĝin en la favoroj, kiuj venos sur min.... Mi estas maljuna kaj ne spertis la ĉarmon de la vivo — mi ripozu!....

— Vi volas esti stoiko antaŭ plena manĝujo.

— Kiu faras servon al vi, samfakte ĝin plenigas.

— Vi ne eraras, filozofo.

Sed Poppaea ne ĉesis pensi pri siaj malamikoj. Ŝia plaĉo je Vinicius estis, pli ĝuste, momenta ekdeziro, naskita sub la influo de ĵaluzo, kolero kaj ofendita memamo. Tamen la malvarmo de la juna patricio tuŝis ŝin profunde kaj plenigis ŝian koron per senpardona ofendosento. La fakto mem, ke li kuraĝis preferi alian virinon, ol ŝin, ŝajnis al ŝi krimo, vokanta venĝon. Koncerne Ligian, ŝi malamis ŝin de la unua momento, en kiu ŝin maltrankviligis la beleco de tiu norda lilio. Petronius, kiu parolis pri ŝiaj tro mallarĝaj koksoj, povis sugestii, kion li volis, al la cezaro, sed ne al la aŭgustino. La sperta Poppaea de la unua rigardo ekkomprenis, ke en la tuta Romo Ligia sola povas kun ŝi konkuri, kaj eĉ venki ŝin. Kaj de tiu momento ŝi ĵuris al la knabino pereon.

— Sinjoro — ŝi diris — venĝu nian infanon!

— Rapidu! — ekkriis Chilo — rapidu! alie Vinicius kaŝos ŝin. Mi montros la domon, kien ili revenis post la brulo.

— Mi donos al vi dek soldatojn kaj iru tuj — diris Tigellinus.

— Sinjoro! vi ne vidis Croton en la manoj de Ursus: se vi donos al mi kvindek soldatojn, mi montros nur de malproksime la domon. Sed se vi ne malliberigos samtempe Viniciuson, Mi pereos.

Tigellinus rigardis Neron.

— Ĉu ne estus bone, ho dia, fini kune kun la onklo kaj kun la nevo?

Nero ekpensis momente kaj diris:

— Ne! ne nun!.... La homoj ne kredus, se oni volus ilin