Ĉi tiu paĝo estas provlegita
konvinki, ke Petronius, Vinicius aŭ Pomponia Graecina bruligis Romon. Tro belajn domojn ili havis.... Hodiaŭ aliaj viktimoj estas bezonaj, kaj ilia vico venos pli poste.
— Donu do al mi soldatojn, por ke ili min gardu — diris Chilo.
— Tigellinus prizorgos ĉi tion.
— Vi loĝos dume ĉe mi —diris la prefekto.
Ĝojo ekradiis el la vizaĝo de Chilo.
— Mi transdonos ĉiujn! rapidu nur! Rapidu! — li vokis per raŭka voĉo.