Petronius, elirinte el la palaco, ordonis porti sin al sia domo
ĉe Carinae, kiu, ĉirkaŭite triflanke per ĝardeno kaj havante
de antaŭe la malgrandan Forum Caecilium, escepte evitis pereon
en la brulo.
Pro tio la aliaj aŭgustanoj, kiuj perdis siajn domojn, kaj en ili kune multegajn riĉaĵojn kaj artverkojn, nomis Petroniuson feliĉulo. Cetere oni delonge parolis pri li, ke li estas favorata filo de Fortuno, kaj la ĉiam kreskanta amikeco, kiun elmontradis al li la cezaro, ŝajnis konfirmi ankoraŭ tiun ĉi konvinkon.
Sed tiu favorata filo povis nun mediti nur eble pri la ŝangemo de tiu patrino, aŭ pli ĝuste pri ŝia simileco al Kronoso, formanĝanta la proprajn infanojn.
— Se mia domo estus forbrulinta — li parolis al si — kaj kune miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj, eble Nero efektive forgesus la ofendon. Je Polukso! Mi nur pensu, ke nur de mi dependis esti ĉi-momente prefekto de la pretorianoj. Mi deklarus Tigellinuson la bruliginto, kiu li cetere estas, mi vestus lin per dolora tuniko, transdonus al la popolo, mi sekurigus la kristanojn kaj rekonstruus Romon. Kiu scias eĉ, ĉu honestuloj ne prosperus de tiam pli bone. Mi devis tion fari, eĉ nur pro Vinicius. En la okazo de troa laboro mi cedus al li la prefektan oficon — kaj Nero eĉ ne provus konstraŭstari.... Poste Vinicius, se plaĉus al li, kristanigu ĉiujn pretorianojn kaj eĉ la cezaron mem, tio ja neniel min ĝenus! Nero pia, Nero virta kaj kompatema — ĝi estus eĉ amuza spektaklo.
Kaj lia senzorgemo estis tiel granda, ke li komencis rideti. Sed post momento lia penso direktiĝis aliflanken. Ŝajnis al li, ke li estas en Antiumo kaj ke Paŭlo el Tarso parolas al li:
„Vi nomas nin malamikoj de la vivo, sed respondu al mi, Petronius: se la cezaro estus kristano kaj agus laŭ nia instruo, Ĉu tiam via vivo ne estus pli sekura kaj pli sendanĝera?”
Kaj, rememofinte tiujn ĉi vortojn, li parolis al si plu:
— Je Kastoro! Kiom da kristanoj oni elmurdos ĉi tie, tiom da novaj Paŭlo trovos, ĉar, se la mondo ne povas bazi sin sur kanajleco, tiam li estas prava.... Sed kiu scias ĉu ĝi ne