povas, se ĝi bazas sin. Mi mem, kiu lernis ne malmulte, ne ellernis, kiel esti sufiĉe granda kanajlo, kaj tial mi devos fine distranĉi miajn vejnojn. ... Sed tia devus ja esti la fino, kaj se ĝi eĉ ne estus tia, ĝi estus alia. Mi bedaŭras mian Eunicen kaj mian vazon el murho, sed Eunice estas libera, kaj la vazo iros kun mi...... Ahenobarbus ricevos ĝin en neniu okazo! Mi bedaŭras ankaŭ Viniciuson. Cetere, kvankam mi malpli enuis en la lasta tempo, ol antaŭe, mi estas preta. En la mondo estas belo, sed la homoj pliparte estas tiel fiaj, ke ne valoras bedaŭri la vivon. Kiu sciis vivi, devas scii morti. Kvankam mi apartenis al la aŭgustanoj, mi estis homo pli libera, ol ili supozas.
Ĉe tio li movis la ŝultrojn.
— Ili eble pensas tie, ke ĉi-momente tremas miaj genuoj kaj timo hirtigas la harojn sur mia kapo, dume mi, reveninte hejmen, banos min en viola akvo, poste mia orharulino mem ŝmiros min kaj post la manĝo ni ordonos kanti al ni plurvoĉe tiun himnon al Apolono, kiun komponis Anthemios. Mi mem diris iam: ne valoras pensi pri la morto, ĉar ĝi mem pensas pri ni, sen nia helpo. Admirinde tamen estus, se efektive ekzistus iaj Elizeaj kampoj, kaj sur ili la ombroj.... Eunice venus iam al mi kaj ni vagadus kune sur herbejoj, kovritaj de asfodeloj. Mi trovus ankaŭ societon pli bonan, ol ĉi tie.... Kiaj arlekenoj! kiaj artifikistoj, kia plebo abomena, sen gusto kaj poluro! Dek arbitroj de eleganteco ne ŝanĝus tiujn Trimalchionojn en decajn homojn. Je Persefono! mi havas ilin sufiĉe!
Kaj li rimarkis kun miro, ke jam io dividis lin de tiuj homoj. Li konis ja ilin bone kaj sciis antaŭe, kion pensi pri ili, nun tamen ili ekŝajnis al li pli malproksimaj kaj pli malestimindaj, ol ordinare. Vere li havis ilin sufiĉe.
Sed poste li komencis konsideri sian situacion. Dank’ al sia penetremo li komprenis, ke la pereo ne tuj lin minacas. Nero profitis ja la konvenan momenton, por eldiri kelkajn belajn, noblajn vortojn pri amikeco, pri pardono, kaj certagrade ligis per ili siajn manojn. Li devos nun serĉi pretekston, kaj antaŭ ol li ĝin trovos, povas pasi multe da tempo. Antaŭ ĉio li aranĝos cirkludon kun kristanoj — parolis al si Petronius — nur poste li ekpensos pri mi, kaj se tiel estas, ne valoras fari al si zorgojn, nek ŝanĝi la vivmanieron. Pli proksima danĝero minacas Viniciuson.
Kaj de tiu ĉi momento li pensis jam sole pri Vinicius, kiun li decidis savi.