Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La sklavoj portis rapide la portilon meze de ruinoj, cindramasoj kaj kamentuboj, de kiuj plenaj estis ankoraŭ Carinae, sed li ordonis al ili kuri tutforte, por atingi plej baldaŭ la hejmon. Vinicius, kies insula forbrulis, loĝis ĉe li kaj feliĉe estis hejme.

— Ĉu vi vidis hodiaŭ Ligian? — demandis Petronius, enirante.

— Mi ĵus revenis de ŝi.

— Aŭskultu, kion mi diros, kaj ne perdu la tempon por demandoj. Oni decidis hodiaŭ ĉe la cezaro atribui al la kristanoj la bruligon de Romo. Minacas ilin persekutado kaj torturoj. Oni ilin ekĉasos en plej proksimaj momentoj. Prenu Ligian kaj forkuru senprokraste, eĉ trans Alpojn aŭ en Afrikon. Kaj rapidu, ĉar de Palatino pli proksime estas al Transtibro, ol de ĉi tie!

Vinicius estis efektive tro bona soldato, por perdi la tempon por superfluaj demandoj. Li aŭskultis kun brovoj kuntiritaj, kun vizaĝo atenta kaj severa, sed sen teruro. Videble la unua sento, kiu vekiĝadis en lia naturo kontraŭ danĝero, estis la preteco al batalo kaj kontraŭstaro.

— Mi iras — li diris.

— Unu vorton pli: prenu sakon da oro, prenu armilon kaj aron de viaj sklavoj-kristanoj. Se bezone — forkaptu ŝin atake!

Vinicius jam estis en la pordo de la atrium.

— Sendu al mi sciigon per sklavo — vokis Petronius post la foriranto.

Kaj, restinte sola, li komencis paŝi laŭlonge de la kolonoj, Ornamantaj la atrium, pensante pri tio, kio okazos. Li sciis, ke Ligia kaj Linus revenis jam post la brulo en sian antaŭan loĝejon, kiu, same kiel pliparto de Transtibro, evitis pereon, kaj tio ĉi estis malfavora cirkonstanco, ĉar alie ne estus facile trovi ilin en la amasoj. Li esperis tamen, ke neniu ja scias sur Palatino, kie ili loĝas, kaj sekve ke Vinicius antaŭos la pretorianojn. Venis al li ankaŭ la ideo, ke Tigellinus, volante elĉasi unufoje kiel eble plej multajn kristanojn, devas streĉi la reton tra la tuta Romo, tio estas dividi la pretorianojn en malgrandajn grupojn. Se oni sendos ne pli, ol dek homojn, por ŝin kapti — li pensis — la liga titano mem rompos al ili la ostojn, kiom do pli certe, se helpos lin Vinicius. Kaj pensante pri tio, li rekuraĝiĝis. Kontraŭstari armite la pretorianojn signifis, vere, preskaŭ la samon, kiel komenci militon kontraŭ la cezaro. Petronius sciis ankaŭ, ke se Vinicius savos sin