Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la venĝo de Nero, tiu venĝo povos fali sur lin, sed li nemulte zorgis pri tio. Kontraŭe, la penso, ke li konfuzos la planojn al Nero kaj Tigellinus, gajigis lin. Li decidis avari por tio nek monon, nek homojn, kaj ĉar Paŭlo el Tarso konvertis ankoraŭ en Antiumo plimulton de liaj sklavoj, li povis esti certa, ke en la defendo de kristanino li povas fidi ilian pretecon kaj oferemon.

Eniro de Eunice interrompis lian meditadon. Je ŝia vido ĉiuj liaj embarasoj kaj zorgoj malaperis for. Li forgesis la cezaron, la malfavoron, kiu lin trafis, la malnoblajn aŭgustanojn, la persekutadon, minacantan al la kristanoj, Viniciuson kaj Ligian, kaj rigardis sole ŝin per la okuloj de estetikulo, kiu adoras belan formon, kaj de amanto, al kiu el tiu ĉi formo spiras amo. Ŝi, vestita per travidebla Coa vestis, el sub kiu trabrilis ŝia roza korpo, estis efektive belega, kiel diino. Sentante sin krom tio adorata kaj amante lin per la tuta animo, ĉiam avida je liaj karesoj, ŝi komencis flami de ĝojo, kvazaŭ ne konkubino ŝi estus, sed senkulpa knabino.

— Kion vi diros, Ĥarito? — demandis Petronius, etendante al ŝi la brakojn.

Kaj ŝi, klinante al li sian oran kapon, respondis:

— Sinjoro, venis Anthemios kun kantistoj kaj demandas, ĉu vi volos aŭskulti lin hodiaŭ?

— Li atendu. Li kantos al ni dum la tagmanĝo sian himnon al Apolono. Ĉirkaŭe estas ankoraŭ ruinoj kaj cindroj, kaj ni aŭskultos himnon al Apolono! Je la boskoj de Pafoso! kiam mi vidas vin en tiu ĉi Coa vestis, ŝajnas al mi, ke Afrodito vualis sin per ĉielteksaĵo kaj staras antaŭ mi.

— Ho sinjoro! — diris Eunice.

— Venu ĉi tien, Eunice, metu la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj donu al mi vian buŝon.... Ĉu vi min amas?

— Mi ne pli amus Zeŭson.

Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis la buŝon al lia buŝo, tremante pro feliĉo en liaj brakoj.

Sed post momento Petronius diris:

— Kaj se ni devus disiĝi?

Eunice rigardis kun subita timo en liajn okulojn:

— Kion vi diras, sinjoro?....

— Ne timu!.... Ĉar vidu, kiu scias, ĉu mi ne devos iri malproksiman vojaĝon....

— Kuprenu min....

Sed Petronius ŝanĝis subite la temon de la interparolo kaj