Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu vi iros?

— Mi estas en bonega humoro kaj mi povas aŭskulti eĉ liajn versaĵojn, do mi iros, tiom pli, ke Vinicius ne povas iri.

Efektive, post la tagmanĝo kaj post la ordinara promeno li konfidis sin en la manojn de sklavinoj, frizantaj la harojn, kaj de sklavinoj, ondigantaj la faldojn. Horon poste, bela, kiel dio, li ordonis porti sin sur Palatinon. La horo estis malfrua, la vespero varma, la luno brilis tiel lume, ke la lampadarii, irantaj antaŭ la portilo, estingis la torĉojn. Sur la stratoj kaj meze de la rubamasoj vagis duonebriaj de vino aroj da homoj, vestitaj per hedero kaj lonicero, portantaj en la manoj branĉetojn de mirto kaj laŭro, kiujn al ili havigis la cezaraj ĝardenoj. Abundo da greno kaj espero de cirkludoj plenigis per ĝojo la homajn korojn. Kelkloke oni kantis kantojn, glorantajn la „dian nokton” kaj amon; kelkloke oni dancis ĉe la lunlumo; kelkfoje la sklavoj devis voki pri loko por la portilo de la „nobla Petronius”, kaj tiam la amaso disŝovadis sin, voĉante ekkriojn honore al sia favorato.

Li dume pensis pri Vinicius kaj miris, ke li ricevis de li nenian sciigon. Li estis epikurano kaj egoisto, tamen, rilatante jen kun Paŭlo el Tarso, jen kun Vinicius, kaj aŭdante ĉiutage pri la kristanoj, li iom aliiĝis, kvankam li mem tion ne sciis. Blovis al li de ili ia vento, kiu ĵetis en lian animon nekonatajn semojn. Ekster la propra persono komencis lin interesi aliaj homoj, al Vinicius li havis cetere ĉiam amon, ĉar ankoraŭ en sia infaneco li tre amis lian patrinon, sian fratinon, kaj nun, preninte parton en liaj aferoj, li rigardis ilin ankaŭ kun tia intereso, kvazaŭ li rigardus ian tragedion.

Li ne perdis la esperon, ke Vinicius antaŭvenis la pretorianojn kaj forkuris kun Ligia, aŭ eventuale, ke li rekaptis ŝin atake. Sed li preferus havi certecon, ĉar li antaŭvidis, ke eble li devos respondi diversajn demandojn, al kiuj li preferus esti preparita.

Haltinte antaŭ la, domo de Tiberius, li eliris el la portilo kaj post momento eniris en la atrium, plenan jam de aŭgustanoj. La hieraŭaj amikoj, kvankam mirigis ilin, ke li estis invitita, forŝovadis sin ankoraŭ de li, sed li paŝis meze de ili, belega, en, maniero facila, senzorga kaj kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn. Kelkaj do, vidante lin, maltrankviliĝis en la animo, ĉu ne estis tro frue elmontri al li indiferentecon. La cezaro ŝajnigis tamen, ke li ne vidas Petroniuson kaj ne