Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

respondis al lia saluto, ŝajnigante sin okupita per interparolo. Aliflanke proksimiĝis al li Tigellinus kaj diris:

— Bonan vesperon, arbitro de eleganteco. Ĉu ĉiam ankoraŭ vi asertas, ke ne la kristanoj bruligis Romon?

Petronius movis la ŝultrojn kaj, frapetante lin sur la skapolon, kiel liberigiton, respondis:

— Vi scias same bone, kiel mi, kion opinii pri tio.

— Mi ne kuraĝas kompari min kun via saĝeco.

— Kaj vi estas parte prava, ĉar en tiu okazo, kiam la cezaro legos nun al ni novan kanton el Troica, vi devus, anstataŭ krii, kiel pavo, eldiri ian sensencan frazon.

Tigellinus ekmordis la lipojn. Li ne estis tre kontenta, ke la cezaro decidis deklami hodiaŭ novan kanton, ĉar tio ĉi prezentis kampon, sur kiu li ne povis konkuri kun Petronius. Efektive, dum la deklamado Nero malgraŭvole, pro la malnova kutimo, turnadis la okulojn al Petronius, zorge atentante, kion li legos en lia vizaĝo. Kaj tiu ĉi aŭskultis, levante iafoje la brovojn, iafoje kapjesante, iafoje streĉante la atenton, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu li bone aŭdis. Kaj poste li aŭ laŭdis, aŭ kritikis, postulante korektojn aŭ poluron de kelkaj versoj. Nero mem sentis, ke aliaj en troigitaj laŭdoj celas nur la propran bonon, dum li nur sola okupas sin per la poezio por la poezio mem, li sola estas kompetenta, kaj se li ion laŭdas, oni povas esti certa, ke la verso; meritas laŭdon. Kaj iom post iom li komencis paroli kun li, diskuti, kaj fine, kiam Petronius esprimis dubon pri trafeco de iu parolturno, la cezaro diris al li:

— Vi vidos en la lasta kanto, kial mi ĝin uzis.

— Ha! — ekpensis Petronius — do mi ĝisvivos la lastan kanton.

Kaj pluraj, aŭdinte ĉi tion, parolis al si mem:

— Ve al mi! Petronius, havante lasitan tempon, povas reakiri la favoron kaj faligi eĉ Tigellinuson.

Kaj denove oni komencis proksimiĝadi al li. Sed la fino de la vespero estis malpli feliĉa, ĉar la cezaro en la momento, kiam Petronius lin adiaŭis, demandis subite kun kuntiritaj palpebroj kaj kun vizaĝo kune malica kaj ĝojplena:

— Kaj kial Vinicius ne venis?

Se Petronius estus certa, ke Vinicius kaj Ligia jam estas ekster la urbaj pordegoj, li redirus: „Li edziĝis laŭ via permeso sedi forveturis”. Sed, vidante strangan rideton de Nero, li rediris: