Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun tia popolo kaj tiaj patricioj estas neniaj kaŭzoj, ke troviĝu iu pli inda. Estos nova orgio, kaj krome ĉiam pli malnobla kaj pli abomena.

Kaj orgio ne povas daŭri eterne; oni devas post ĝi iri dormi, simple pro nura laceco.

Pensante pri tio ĉi, Petronius mem eksentis sin treege laca. Ĉu valoras vivi, kaj plie, vivi en necerteco pri la morgaŭa tago nur tial, por rigardi similan ordon de la mondo? La genio de morto ne estas ja malpli bela, ol la genio de dormo, kaj ankaŭ li havas flugilojn ĉe la brakoj.

La portilo haltis antaŭ la pordo de la domo, kiun la gardema pordisto tuj malfermis.

— Ĉu la nobla Vinicius revenis? — demandis lin Petronius.

— Antaŭ momento, sinjoro — respondis la sklavo.

— Sekve li ŝin ne rekaptis! — ekpensis Petronius.

Kaj, deĵetinte la togon, li enkuris en la atrium. Vinicius sidis sur tripiedo, kun kapo mallevita preskaŭ ĝis la genuoj kaj kun manoj sur la kapo, sed je la bruo de la paŝoj li levis sian ŝtonsimilan vizaĝon, en kiu nur la okuloj febre brilis.

Vi venis tro malfrue? — demandis Petronius.

— Jes. Oni malliberigis ŝin antaŭtagmeze.

Sekvis momento de silento.

— Vi vidis ŝin?

— Ĵes.

— Kie ŝi estas?

— En la Mamertina malliberejo.

Petronius ektremis kaj komencis rigardi Viniciuson per demandaj okuloj.

Tiu ĉi komprenis.

— Ne! — li diris. — Oni ne metis ŝin en Tulianum,[1] nek eĉ en la mezan malliberejon. Mi subaĉetis la gardiston, ke li cedu al ŝi sian ĉambreton. Ursus kuŝiĝis ĉe la sojlo kaj gardas ŝin.

— Kial Ursus ne defendis ŝin?

— Oni alsendis kvindek pretorianojn. Cetere Linus malpermesis al li.

— Kaj Linus?

  1. La plej malalta parto de la malliberejo, kuŝanta tute sub la tero, kun unu sola malfermaĵo en la plafono. Tie mortis pro malsato Jugurtha.