— Linus estas mortanta. Tial oni lin ne prenis.
— Kion vi intencas?
— Savi ŝin aŭ morti kun ŝi. Mi ankaŭ kredas je Kristo.
Vinicius parolis ŝajne trankvile, sed en lia voĉo estis io tiel korŝira, ke la koro de Petronius ektremis de sincera kompato.
— Mi vin komprenas — li diris — sed kiel vi volas ŝin savi?
— Mi subaĉetis la gardistojn, unue tial, por sekurigi ŝin de ofendoj, kaj due, ke ili ne malhelpu ŝian forkuron.
— Kiam ĝi devas okazi?
— Ili respondis, ke ili ne povas transdoni ŝin al mi senprokraste, ĉar ili timas la respondecon. Kiam la malliberejoj pleniĝos per amasoj da homoj kaj kiam oni perdos la kalkulon de la malliberuloj, tiam ili redonos ŝin al mi. Sed tio ĉi estas lasta rimedo. Antaŭe vi savu ŝin kaj min! Vi estas amiko de la cezaro. Li mem donis al mi Ligian. Iru al li kaj savu min!
Petronius, anstataŭ respondi, vokis sklavon kaj, ordoninte al li alporti du malhelajn mantelojn kaj du glavojn, turnis sin al Vinicius.
— Envoje mi rakontos al vi — li diris — Dume prenu mantelon, prenu armilon kaj ni iru en la malliberejon. Tie donu al la gardistoj cent mul sestercojn, donu sumon duoblan aŭ kvinoblan, ke ili nur ellasu Ligian senprokraste. Alie estos tro malfrue.
— Ni iru — diris Vinicius.
Kaj post momento ambaŭ troviĝis sur la strato.
— Kaj nun aŭskultu min — diris Petronius. — Mi ne volis perdi la tempon. Mi estas de hodiaŭ en malfavoro- Mia propra vivo kvazaŭ pendas sur hareto kaj tial mi povas nenion efiki ĉe la cezaro. Pli malbone eĉ! Mi estas certa, ke li agus kontraŭ mia peto. Se tiel ne estus, ĉu mi konsilus al vi, ke vi forkuru kun Ligia aŭ rekaptu ŝin? En tiu okazo, se vi sukcesus forkuri, la kolero de la cezaro direktus sin kontraŭ mi. Sed pli verŝajne li farus hodiaŭ ion laŭ via peto, ol laŭ mia. Ne kalkulu tamen ankaŭ je tio ĉi. Eligu ŝin el la malliberejo kaj forkuru! Nenio pli restas al vi. Kiam tio ĉi ne sukcesos, venos la vico por aliaj rimedoj. Dume sciu, ke oni malliberigis Ligian ne nur pro la kredo je Kristo. Ŝin kaj vin persekutas la kolero de Poppaea. Ĉu vi memoras, ke vi ofendis la aŭgustinon kaj ke vi rifuzis ŝian amon? Ŝi scias, ke vi rifuzis ĝin pro Ligia, kiun eĉ sen tiu ĉi kaŭzo ŝi ekmalamis de la unua rigardo. Ŝi ja penis jam