Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭe pereigi Ligian, atribuante al ŝiaj sorĉoj la morton de sia infano. En tio, kio okazis, estas la mano de Poppaea! Per kio vi povas klarigi, ke Ligia estis malliberigita la unua? Kiu povis montri la domon de Linus? Mi diras al vi, ke oni spionis ŝin jam delonge! Mi scias, ke mi disŝiras vian animon kaj senigas vin de la lastaj esperoj, sed mi tion diras al vi tial, ke se vi ŝin ne liberigos, antaŭ ol venos al ili la ideo, ke vi tion provos, tiam vi ambaŭ pereos.

— Jes! Mi komprenas! — respondis Vinicius.

La stratoj pro la malfrua horo estis malplenaj, tamen la pluan interparolon rompis al ili iranta de kontraŭe ebria gladiatoro, kiu ŝanceliĝis sur Petroniuson tiel, ke li apogis sin per la mano sur lian ŝultron, ĉirkaŭblovante lian vizaĝon per vinsaturita spiro kaj kriante per raŭka voĉo:

— La kristanojn al leonoj!

— Mirmilono — diris trankvile Petronius — akceptu bonan konsilon kaj iru vian vojon.

Tiam la ebriulo ekkaptis subite lian ŝultron ankaŭ per la alia mano:

— Kriu kune kun mi, aŭ mi rompos al vi la nukon: la kristanojn al leonoj!

Sed la nervoj de Petronius havis jam sufiĉe de tiuj krioj. De la momento de la eliro el Palatino ili sufokis lin, kiel inkubo, kaj ŝiris liajn orelojn, do, kiam li ekvidis krome super si levitan pugnon de la grandegulo, elĉerpiĝis la mezuro de lia pacienco.

— Amiko — li diris — vi odoras vinon kaj malhelpas al mi.

Kaj tiel parolante, li enbatis en lian bruston ĝis la tenilo mallongan glavon, per kiu li armis sin, elirante el la domo, poste, preninte Viniciuson sub la brakon, li parolis plu, kvazaŭ nenio estus okazinta:

— La cezaro diris al mi hodiaŭ: „Diru en mia nomo al Vinicius, ke li ne preterlasu la cirkludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.” Ĉu vi komprenas, kion ĝi signifas? Oni volas fari al si spektaklon el via doloro. Ĝi estas afero decidita. Eble tial oni malliberigis ĝis nun nek vin, nek min. Se vi ne sukcesos ŝin tuj eligi, tiam.... mi ne scias!.... Eble Acte propetos por vi, sed ĉu ŝi ion efikos?.... Viaj siciliaj posedaĵoj povus ankaŭ eksciti la avidon de Tigellinus. Provu!

— Mi donos al li ĉion, kion mi posedas — respondis Vinicius.

De Carinae al Forumo ne estis tre malproksime, baldaŭ do