Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LII


La ekkrio: „La kristanojn al leonoj!” sonis senĉese en ĉiuj kvartaloj de la urbo. En la unua momento ne nur neniu dubis, ke ili estas la veraj kaŭzintoj de la malfeliĉo, sed neniu volis eĉ dubi, ĉar ilia puno devis prezenti grandiozan amuzon por la popolo. Sed disvastiĝis la kredo, ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj, oni ordonis do fari en la temploj piacula, t.e. purigajn oferojn. Laŭ la inspiro de la Sibilaj libroj la senato aranĝis solenaĵojn kaj publikajn preĝojn al Vulkano, Cereso kaj Prozerpino. Matronoj faris oferojn al Junono; en granda procesio ili iris al la marbordo, por ĉerpi iom da akvo kaj ŝprucigi ĝin sur la statuon de la diino. Edziniĝintaj virinoj preparis festenojn por la dioj[1]kaj pasigadis la noktojn maldorme. La tuta Romo puriĝadis de pekoj, faradis oferdonojn kaj petis pardonon de la Senmortuloj. Kaj dume meze de la ruinoj oni vojskizis novajn stratojn. Tie kaj ie oni metis jam la fundamentojn de novaj, grandiozaj domoj, palacoj kaj temploj. Antaŭ ĉio tamen oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn, kie devis morti la kristanoj. Tuj post la interkonsilo en la domo de Tiberius oni sendis al la prokonsuloj la ordonojn, ke ili havigu sovaĝajn bestojn. Tigellinus malplenigis la bestejojn de ĉiuj italaj urboj, ne esceptante la malpli grandajn. En Afriko oni aranĝis laŭ lia ordono grandegan ĉason, en kiu devis partopreni la tuta loka loĝantaro. Oni venigadis elefantojn kaj tigrojn el Azio, krokodilojn kaj hipopotamojn el Nilo, leonojn el Atlaso, lupojn kaj ursojn el Pireneoj, furiozajn hundojn el Hibernio, hundojn-molosojn el Epiro, bubalojn kaj grandegajn timindajn urojn el Germanujo. Pro la nombro de la malliberigitoj la cirkludoj devis per sia amplekso superi ĉion, kion oni vidis ĝis nun. La cezaro deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango kaj ebriigi per ĝi Romon, neniam do iu sangoverŝado promesis esti pli brila.

La ĝojeskcitita popolo helpis al la vigiloj kaj pretorianoj

  1. Selisteria aŭ Lectisteria.