kapti la kristanojn. Ĝi ne estis afero malfacila, ĉar tutaj iliaj aroj, tendostarantaj ankoraŭ kune kun la aliaj loĝantoj meze de la ĝardenoj, laŭte konfesadis sian kredon. Kiam oni ilin ĉirkaŭadis, ili surgenuiĝadis kaj, kantante kantojn, lasadis sin forkapti sen ia kontraŭstaro. Sed ilia pacienco grandigadis nur la koleron de la popolo, kiu, ne komprenante ĝian kialon, atribuis ĝin al ilia ŝtonkoreco kaj krimobstineco. Furiozo ekregis la persekutantojn. Okazis iafoje, ke la amaso rabis kristanojn el la manoj de soldatoj kaj disŝiris ilin per la propraj manoj; virinojn oni trenis je la haroj en malliberejojn; al infanoj oni frakasis la kapojn kontraŭ ŝtonoj. Miloj da homoj tage kaj nokte trakuradis hurlante la stratojn. Oni serĉis novajn viktimojn inter ruinoj, en kamenoj kaj en keloj. Antaŭ la malliberejoj, ĉe fajroj, ĉirkaŭ bareloj kun vino, oni dancis bakhajn dancojn. Vespere oni aŭskultis kun ravekscito tondrosimilajn muĝojn, kiuj sonis tra la tuta urbo. La malliberejoj estis plenegaj de miloj da homoj. kaj ĉiutage ankoraŭ la stratamaso kaj la pretorianoj alpeladis novajn viktimojn. Kompato estingiĝis. Ŝajnis, ke la homoj forgesis paroli kaj en sovaĝa frenezo memoris nur unu solan ekkrion: „la kristanojn al leonoj!” Venis strange vamegaj tagoj kaj noktoj tiel sufokaj, kiaj estis neniam antaŭe: la aero mem estis kvazaŭ saturita per furiozo, sango kaj krimo.
Kaj al tiu ĉi plenplena mezuro da kruelaĵoj konformis same plenplena mezuro da avido je martireco. La konfesantoj de Kristo iris memvole al morto kaj serĉis ĝin eĉ, ĝis ilin retenis severaj ordonoj de la ĉefoj. Laŭ ilia instrukcio oni komencis kunvenadi nur ekster la urbo, en subterejoj ĉe la vojo Appia kaj en apudurbaj vinberejoj, apartenantaj al patricioj-kristanoj, el kiuj neniu estis ĝis nun malliberigita. Sur Palatino oni sciis delonge, ke al la konfesantoj de Kristo apartenas Flavius, kaj Domitilla, kaj Pomponia Graecina, kaj Cornelius Pudens, kaj Vinicius; la cezaro mem timis tamen, ke la popolo ne lasos al si kredigi, ke tiaj homoj bruligis Romon, kaj ĉar oni celis antaŭ ĉio konvinki la popolon, tial la punon kaj venĝon oni prokrastis ĝis postaj tagoj. Aliaj kredis, ke tiujn ĉi patriciojn savis la influo de Acte. La supozo estis malprava. Petronius, disiĝinte kun Vinicius, iris, vere, al Acte peti ŝian helpon por Ligia, sed ŝi povis al li oferi sole larmojn, ĉar ŝi vivis en forgeso kaj doloro, tiom nur tolerata, kiom ŝi kaŝis sin de Poppaea kaj de la cezaro.
Ŝi vizitis tamen Ligian en la malliberejo, alportis al ŝi