vestojn kaj nutraĵon, kaj antaŭ ĉio sekurigis ŝin tiom pli de ofendoj flanke de la jam cetere subaĉetitaj malliberejaj gardistoj.
Petronius tamen, ne povante forgesi, ke sen lia interveno kaj la ideo forpreni Ligian el la domo de Aulusoj la knabino ne estus nun verŝajne en malliberejo, kaj krome, volante venki en la ludo kontraŭ Tigellinus, ne ŝparis tempon, nek klopodojn. En la daŭro de kelkaj tagoj li parolis kun Seneca, kun Domitius Afer, kun Crispinilla, pere de kiu li volis atingi Poppaean, kun Terpnos kaj Diodorus, kun la belega Pythagoras, fine kun Aliturus kaj Paris, al kiuj la cezaro ordinare nenion rifuzis. Kun la helpo de Chrysothemis, kiu estis nun amatino de Vatinius, li penis havigi al si eĉ lian helpon, malavarante al li kaj al la aliaj tiel promesojn, kiel monon.
Sed ĉiuj tiuj klopodoj restis senefikaj. Seneca, necerta pri la propra morgaŭo, komencis persvadi al li, ke la kristanoj, se ili eĉ ne bruligis Romon, devas esti ekstermitaj por ĝia bono; unuvorte, li pravigis la venontan buĉadon per ŝtata racio. Terpnos kaj Diodorus prenis monon, sed faris repage nenion. Vatinius sciigis al la cezaro, ke oni penis lin subaĉeti, kaj nur la sola Aliturus, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nune kompatis ilin, kuraĝis paroli al la cezaro pri la malliberigita knabino kaj propeti por ŝi; li tamen ricevis nenion, krom la respondo:
— Ĉu vi kredas, ke mi havas animon malpli grandan, ol Brutus, kiu por la bono de Romo ne ŝparis la proprajn filojn?
Kaj kiam li ripetis tiun ĉi respondon al Petronius, tiu ĉi diris:
— Se li trovis la komparon kun Brutus, estas jam nenia rimedo.
Li bedaŭris tamen Viniciuson kaj kaptadis lin timo, ĉu li ne atencos la propran vivon. „Nun — li parolis al si — subtenas lin ankoraŭ la klopodoj, kiujn li faras por ŝin savi, ŝia vido kaj la sufero mem, sed kiam ĉiuj rimedoj montriĝos vanaj kaj kiam estingiĝos la lasta fajrero de la espero, je Kastoro! li ne postvivos ŝin kaj ĵetos sin sur glavon”. Petronius komprenis eĉ pli bone, ke oni povas tiel fini, ol ke oni povas tiel ami kaj tiel suferi. Dume Vinicius faris ankoraŭ ĉion, kion povis koncepti lia menso, por savi Ligian. Li vizitadis la aŭgustanojn kaj li, iam tiel fiera, petegis nun, kiel almozon, ilian helpon. Pere de Vitelius li oferis al Tigellinus siajn siciliajn posedaĵojn kaj ĉion, kion la perfekto postulus. Tigellinus