Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen, ne volante verŝajne inciti kontraŭ si la aŭgustinon, rifuzis. Iri al la cezaro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion; Vinicius vere volis eĉ tion ĉi fari, sed Petronius, aŭdinte pri tiu ĉi intenco, demandis:

— Kaj se li rifuzos al vi, se li respondos per ŝerco aŭ per malnobla minaco, kion vi faros?

Je tio ĉi la trajtoj de Vinicius tordiĝis de doloro kaj furiozo, kaj el inter la kunpremitaj makzeloj komencis eliĝadi grinco.

— Jes! — diris Petronius — tial mi ĝin malkonsilas. Vi baros ĉiujn vojojn de savo.

Sed Vinicius ekregis sin kaj, ŝovante la manon sur la frunto, kovrita de malvarma ŝvito, diris;

— Ne! ne! mi estas kristano!....

— Kaj vi forgesos ĉi tion, kiel vi forgesis antaŭ momento. Vi rajtas pereigi vin mem, sed ne ŝin. Memoru, kion suferis antaŭ la morto la filino de Sejanus.

Parolante tiel, li ne estis tute sincera, ĉar li zorgis pli multe pri Vinicius, ol pri Ligia. Li sciis tamen, ke neniel li detenos la junan tribunon de tiel danĝera paŝo, nur sole prezentante al li, ke ĝi povus rezultigi senrevokan pereon por Ligia. Cetere, li estis prava, ĉar sur Palatino oni antaŭvidis venon de la juna tribuno kaj entrepenis konformajn gardrimedojn.

Tamen la sufero de Vinicius superis ĉion, kion la homaj fortoj povas elporti. De la momento, kiam Ligia estis malliberigita kaj kiam falis sur ŝin la brilo de venonta martireco, ne nur li ekamis ŝin centfoje pli multe, sed komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel iun superhoman estaĵon. Kaj nun je la penso, ke tiun ĉi estaĵon, kune amegatan kaj sanktan, li devas perdi, ke krom la morto povas trafi ŝin torturoj, pli teruraj, ol la morto mem, la sango koaguladis en liaj vejnoj, la animo ŝanĝadis sin en unu ĝemon kaj konfuziĝadis lia menso. Iafoje ŝajnis al li, ke lian kranion plenigas flamanta fajro, kiu ĝin bruligos aŭ krevigos. Li ĉesis kompreni, kio okazas, li ĉesis kompreni, kial Kristo — tiu kompatema — tiu Dio — ne venas helpi siajn konfesantojn, kial la fulgokovritaj muroj de Palatino ne falegas en la teron, kaj kun ili Nero, la aŭgustanoj, la pretoria tendaro kaj tiu ĉi tuta urbo de krimoj. Li kredis, ke ne povas kaj ne devas esti alie, kaj ke ĉio tio, kion rigardas liaj okuloj, de kio rompiĝas lia animo kaj hurlas la koro, estas sonĝo. Sed la muĝado de la bestoj diradis al li, ke ĝi estas realaĵo; la klakbruo de la hakiloj, el sub kiuj kreskis arenoj, diradis al li, ke ĝi estas realaĵo,