Kaj ĉio montriĝis vana. Vinicius humiliĝis tiagrade, ke li
serĉis protekton ĉe liberigitoj kaj sklavoj, tiel de la cezaro,
kiel de Poppaea, superpagadis iliajn vanajn promesojn, akiradis
al si iliajn favorojn per riĉaj donacoj. Li retrovis la
unuan edzon de la aŭgustino, Rufiuson Crispinuson, kaj havigis
al si lian leteron; li donacis sian palacon en Antiumo al ŝia
unuaedziĝa filo, Rufius, sed li nur kolerigis per tio ĉi la cezaron,
kiu malamegis la duonfilon. Per speciala kuriero li
sendis leteron en Hispanujon, al la dua edzo de Poppaea,
Otho, oferante al li sian tutan havaĵon kaj sin mem — ĝis
li rimarkis, ke li estas nur ludaĵo de homoj, kaj ke, se li
ŝajnigus, ke la mallibereco de Ligia neniom lin tuŝas, li liberigus
ŝin pli facile.
La samon rimarkis ankaŭ Petronius. Dume fluis tago post tago. La amfiteatroj estis finitaj. Oni disdonadis jam la tesserae t.e. enirsignojn por ludus matutinus. Sed ĉi-foje la matena cirkludo, pro la senekzempla amaso da viktimoj, devis longiĝi por tagoj, semajnoj kaj monatoj. Oni ne sciis plu, kie loki la kristanojn. La malliberejoj estis plenegaj kaj regis en ili febro. La puticuli, t.e. komunaj kavoj, kie oni enterigadis sklavojn, komencis esti superplenaj. Naskiĝis timo, ke la malsanoj povus disvastiĝi, oni decidis do rapidi.
Kaj ĉiuj tiuj famoj rebatadis sin je la oreloj de Vinicius, estingante en li la lastajn trabrilojn de la espero. Dum li havis tempon, li povis fari al si la iluziojn, ke li eble ankoraŭ ion atingos, sed nun eĉ tempo plu ne estis La cirkludoj devis komenciĝi. En plej proksimaj tagoj Ligia povis troviĝi en la cirka cuniculum, el kie oni eliradis jam nur sur la arenon. Vinicius, ne sciante, kien ŝin ĵetos la sorto kaj krueleco de la perforto, komencis migri tra ĉiuj cirkoj, subaĉetadi la gardistojn kaj bestistojn, farante al ili postulojn, kiujn ili ne povis plenumi. Iafoje li rimarkadis, ke li laboras jam nur por fari lian morton malpli terura, kaj tiam ĝuste li sentis, ke anstataŭ la cerbo li havas ardantajn karbojn sub la kranio.
Li ne intencis ŝin cetere postvivi kaj decidis perei kune kun ŝi. Sed li esperis, ke la doloro forbruligos eble en li la vivon,