muro de la budo, kaj preĝis. Vinicius rekonis de malproksime liajn blankajn harojn kaj levitajn manojn. La unua penso de la juna patricio estis trairi la homan aron, ĵeti sin al la piedoj de la apostolo kaj krii: „savu!” — sed ĉu la soleneco de la preĝo, aŭ malfortiĝo fleksis la genuojn sub li, do ekgenuinte ĉe la eniro, li komencis ripeti kun ĝemo kaj kun manoj kunpremitaj: „Kristo kompatu!” Se li estus konscia, li komprenus, ke ne sole en lia peto sonis ĝemo kaj ke ne li sola alportis ĉi tien sian doloron, sian suferon kaj sian teruron. Estis en tiu ĉi kunveno nek unu homa animo, kiu ne perdis koramatajn personojn, kaj kiam la plej fervoraj kaj plej kuraĝaj el la konfesantoj estis jam malliberigitaj, kiam ĉiumomente vastiĝadis novaj famoj pri ofendoj kaj torturoj, kiujn oni igis ilin suferi en la malliberejoj, kiam la grandegeco de la malfeliĉo superis ĉiajn supozojn, kiam restis sole tiu ĉi areto, estis en ĝi nek unu koro, kiu ne teruriĝis en sia kredo kaj ne demandis en dubo: kie estas Kristo? kaj kial Li permesas, ke la malbono iĝu pli potenca, ol Dio?
Sed dume ili ankoraŭ petegis de Li malespere kompaton, ĉar en ĉiu animo bruletis ĝis nun fajrero de espero, ke Li venos, neniigos la malbonon, faligos Neron en abismon kaj ekregos super la mondo.... Ankoraŭ ili rigardis la ĉielon, ankoraŭ ili aŭskultis streĉe, ankoraŭ ili preĝis kun tremo. Viniciuson ankaŭ, laŭgrade kiel li ripetadis: „Kristo kompatu!” komencis posedi ekstazo, sama, kiel iam en la kabano de la fosisto. Jen ili vokas Lin el la fundo de doloro, el abismo, jen vokas Lin Petro, do en plej proksima momento disŝiriĝos la ĉielo, ektremos la fundamentoj de la tero kaj venos malsupren Li, en brilego senlima, kun steloj ĉe la piedoj, kompatema, sed ankaŭ timinda, Li, kiu altigos siajn fidelulojn kaj ordonos al abismoj engluti la persekutantojn.
Vinicius kovris la vizaĝon per la manoj kaj klinis sin ĝis la tero. Subite ekregis ĉirkaŭ li silento, kvazaŭ la timo katenus luan vokadon en la buŝoj de ĉiuj ĉeestantoj. Kaj ŝajnis al li, ke devas nepre io okazi, ke venos momento de miraklo. Li estis certa, ke kiam li leviĝos kaj malfermos la okulojn, li vidos lumon, de kiu blindiĝas la mortemaj pupiloj, kaj aŭdos voĉon, de kiu svenas la koroj.
„Sed la silento daŭris senĉese. Rompis ĝin fine plorĝemo de Virino.
“Vinicius leviĝis kaj komencis rigardi antaŭen per konsternitaj okuloj.