Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la budo, anstataŭ transteraj briloj, flagretis la malklaraj flametoj de la lanternoj, kaj la radioj de la luno, eniĝantaj tra malfermaĵo en la tegmento, plenigadis ĝin per arĝenta lumo. La homoj, kiuj genuis apud Vinicius, levis silente la superlarmitajn okulojn al la kruco; tie kaj ie eksonis aliaj plorĝemoj, kaj el ekstere aŭdiĝadis gardema fajfado de postenantoj. Subite Petro leviĝis kaj turninte sin al la kunvenintoj, diris:

— Infanoj, levu la korojn al nia Savinto kaj oferu al Li viajn larmojn.

Kaj Li eksilentis.

Tiam meze de la kunvenintoj aŭdiĝis virina voĉo, plena de dolora plendo kaj senlima sufero:

— Mi vidvino, havis solan filon, kiu min nutris.... Redonu lin al mi, Sinjoro!

Sekvis denove momento de silento. Petro staris antaŭ la genuanta aro, maljuna, zorgoplena, kaj ŝajnis al ili ĉi-momente kvazaŭ personigo de kadukeco kaj malforto.

Subite komencis plendi dua voĉo:

— La kaptistoj malhonorigis miajn filinojn, kaj Kristo permesis tion!

Poste tria:

— Mi restis sola kun miaj infanoj, kaj kiam oni min forkaptos, kiu donos al ili panon kaj akvon?

Poste kvara:

— Linuson, kiun oni lasis, oni prenis denove kaj transdonis al torturistoj, Sinjoro!

Poste kvina:

— Kiam ni revenos hejmen, kaptos nin pretorianoj. Ni ne scias, kien rifuĝi.

— Ve al ni! Kiu nin ŝirmos?

Kaj tiel en la nokta silento sonis plendo post plendo. La maljuna fiŝkaptisto duonfermis la okulojn kaj skuis sian blankan kapon super tiu homa doloro kaj teruro. Ekregis denove silento, nur la gardistoj fajfosignis ekster la budo.

Vinicius saltleviĝis denove, por trapuŝi sin tra la aro de la kunvenintoj al la apostolo kaj petegi lian helpon, sed subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon, kies bildo senfortigis liajn piedojn. Kio estos, se la apostolo konfesos sian senpovecon, se li atestos, ke la roma cezaro estas pli potenca, ol Kristo la nazareta? Kaj je tiu ĉi penso teruro hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li eksentis, ke tiam en tiun abismon falos ne nur