Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la resto de lia espero, sed ankaŭ li mem, kaj lia Ligia, kaj lia amo al Kristo, kaj lia kredo, kaj ĉio, per kio li vivis, kaj restos sole morto kaj nokto, senborda, kiel maro.

Kaj dume Petro komencis paroli per voĉo unue tiel mallaŭta, ke apenaŭ oni povis lin aŭdi:

— Mia infanoj! Sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco. Mi aŭdis la martelojn kaj vidis, kiel oni levis supren la krucon, por ke la amasoj rigardu la morton de la Filo de homo....

.. .. .. .. .. .. .. ... .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

....Kaj mi vidis, kiel oni pikis Lian flankon kaj kiel Li mortis. Kaj tiam, revenante de la kruco, mi vokis en doloro, kiel vi vokas: „Ve! ve! Sinjoro! Vi estas Dio! kial Vi tion permesis, kial Vi mortis kaj afliktis la korojn al ni, kiuj kredis, ke venos Via regno?”....

.... Kaj Li, Sinjoro kaj Dio nia, en la tria tago leviĝis el mortintoj kaj estis inter ni, ĝis en grandega brileco Li supreniris en Sian regnon....

Kaj ni, ekkoninte la malgrandecon de nia kredo, firmiĝis en la koroj, kaj de tiam ni semas Lian semon....

... ... ... .. .. .. .. .. .. .. . .. .. .. .. .. ..

Poste, turninte sin en la direkton, de kie aŭdiĝis la unu plendo, li komencis paroli per voĉo jam pli forta:

— Kial vi plendas?.... Dio mem subiĝis al sufero kaj morto, kaj vi volas, ke Li vin ŝirmu kontraŭ ĝi? Ho malgrandfiduloj! ĉu vi ne komprenis Lian instruon, ĉu nur tiun ĉi solan vivon Li promesis al vi? Jen Li venas al vi kaj diras: „Iru Mian vojon”, jen Li levas vin al Si, kaj vi kroĉiĝas permane al la tero, vokante: „Sinjoro, savu!” Mi, polvo antaŭ Dio, sed antaŭ vi apostolo de Dio kaj Lia reprezentanto, diras al vi en la nomo de Kristo: Ne morto estas antaŭ vi, sed vivo, ne torturoj, sed senlimaj ĝojoj, ne ĝemoj kaj larmoj, sed kantado, ne mallibereco, sed regado! Mi, apostolo de Dio, diras al vi, vidvino: via filo ne mortos, sed naskiĝos en gloro al eterna vivo kaj vi kuniĝos kun li! Al vi, patro, al kiu la kaptistoj malhonorigis la senkulpajn filinojn, mi promesas, ke vi retrovos ilin pli blankaj, ol la lilioj de Ĥebrono! Al vi, patrinoj, kiujn oni forkaptos de la infanoj, al vi, kiuj perdos la patrojn, al vi, kiuj plendas, al vi, kiuj rigardos la morton de viaj amatoj, al vi, zorgoplenaj, malfeliĉaj, teruritaj, kaj al