al vi, mortontaj en la nomo de Kristo, mi diras, ke vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio. En la nomo de Kristo, falu la vualo de viaj okuloj kaj ekflamu viaj koroj!
Dirinte ĉi tion, li levis la manon, kvazaŭ li ordonus, kaj ili eksentis novan sangon en la vejnoj kaj kune tremon en la ostoj, ĉar staris jam antaŭ ili ne maljunulo kaduka kaj zorgopremita, sed potenculo, kiu prenis iliajn animojn kaj levis ilin el polvo kaj el teruro.
— Amen! — vokis kelkaj voĉoj:
Kaj el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco. La kapoj klinis sin antaŭ li, kaj li, kiam eksilentis la „amen”, parolis plu:
— Semu en ploro, por ke vi rikoltu en ĝojo. Kial vi timas la forton de la malbono? Super la tero, super Romo, super la muregoj de l’urboj estas la Sinjoro, kiu ekloĝis en vi. Ŝtonoj malsekiĝos de larmoj, sablo saturiĝos per sango, kavoj estos plenaj de viaj korpoj, tamen mi diras al vi: vi triumfos! La Sinjoro venas konkeri tiun ĉi urbon de krimoj, tiraneco kaj fiereco, kaj vi estas Lia legio! Kaj kiel Li mem elaĉetis per sufero kaj sango la krimojn de la mondo, tiel Li volas, ke vi elaĉetu per sufero kaj sango tiun ĉi neston de malvirto!.... Tion ĉi Li anoncas al vi per mia buŝo!
Kaj li dismetis la manojn, fiksis la okulojn supren, dum iliaj koroj ĉesis preskaŭ bati en la brustoj, ĉar ili eksentis, ke li vidas ion, kion ne povas ekvidi iliaj mortemaj pupiloj.
Efektive, lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj ekbrilis de lumo, li rigardis dum ia tempo en silento, kvazaŭ muta de ravo, sed post momento oni ekaŭdis lian voĉon:
— Jen Vi estas, Sinjoro, kaj Vi montras al mi Viajn vojojn!.... Kiel do, ho Kristo!.... Ne en Jerusalemo, sed en tiu ĉi nesto de satano Vi volas fondi Vian ĉefurbon? Ĉi tie, el tiuj ĉi larmoj, el tiu ĉi sango Vi volas konstrui Vian Eklezion? Ĉi tie, kie hodiaŭ regas Nero, estas fondota Via regno? Ho, Sinjoro, Sinjoro! Kaj Vi ordonas al tiuj ĉi timigitoj, ke ili konstruu la fundamentojn de la Ciono de l’ mondo, kaj al mia spirito Vi ordonas regi tiun Cionon kaj la popolojn de la tero?.... Kaj jen Vi verŝas torenton da potenco sur la malfortulojn, ke ili iĝu fortaj, kaj Vi ordonas al mi paŝti Viajn ŝafojn, ĝis la fino de l jarcentoj.... Ho, estu glorata pro Viaj verdiktoj, Vi, kiu ordonas triumfi. Hosanna! Hosanna!