Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiuj, kiuj estis timantaj, leviĝis, en tiujn, kiuj estis ekdubintaj, fluis torentoj da kredo. Kelkaj voĉoj ekkriis kune: „Hosanna!” aliaj: „pro Christo!” post kio sekvis silento. Helaj someraj fulmoj lumigadis la internon de la budo kaj la vizaĝojn, palajn de emocio.

Petro, kun rigardo sorĉfiksita sur la vizio, preĝis ankoraŭ longe, sed fine li vekiĝis, turnis al la kunvenintoj sian inspiritan, lumplenan kapon kaj diris:

— Kiel la Sinjoro venkis en vi la dubon, tiel vi iru venki en Lia nomo!

Kaj kvankam li jam sciis, ke ili venkos, kvankam li sciis, kio elkreskos el iliaj larmoj kaj sango, tamen lia voĉo tremis de kortuŝo, kiam li komencis beni ilin per krucosigno kaj parolis:

— Kaj nun mi benas vin, miaj infanoj, por turmentoj, por morto, por eterneco!

Sed ili ariĝis ĉirkaŭ li, vokante: „Ni estas jam pretaj, sed vi ŝirmu vian sanktan kapon, ĉar vi estas reprezentanto, kiu regas en la nomo de Kristoj!” Kaj tiel parolante, ili kroĉis sin al liaj vestoj, dum li metis la manojn sur iliajn kapojn kaj benis Ĉiun aparte, kiel patro benas infanojn, kiujn li sendas en malproksiman vojon.

Kaj tuj ili komencis eliri el la budo, ĉar jam ili avidis atingi siajn hejmojn, kaj el tie malliberejojn kaj arenojn. Iliaj mensoj forŝiriĝis jam de la tero, la animoj direktis la flugilojn al la eterneco, kaj ili iris, kvazaŭ en dormo aŭ ekstazo, kontraŭmeti la forton, kiu estis en ili, al la krueleco de la „monstro”.

La apostolon prenis Nereus, servisto de Pudens, kaj kondukis lin sur vojeto, kaŝita meze de la vinberarbustoj, al sia domo. Sed en la luma nokto sekvis ilin Vinicius, kaj kiam ili atingis fine la kabanon de Nereus, li ĵetis sin subite al la piedoj de la apostolo.

Tiu ĉi, rekoninte lin, demandis:

— Kion vi deziras, filo?

Sed Vinicius, post tio, kion li aŭdis en la budo, kuraĝis jam petegi de li nenion, nur, ĉirkaŭpreninte ambaŭmane liajn piedojn, alpremis al ili, plorĝemante, la frunton, vokante en tiu ĉi senvorta maniero kompaton.

Kaj Petro diris:

— Mi scias. Oni prenis la knabinon, kiun vi amas. Preĝu pro ŝi.