feliĉo, ŝi eble forlasos la venĝon kaj lasos sin pacigi pli facile. Mi vidos ŝin hodiaŭ vespere kaj parolos kun ŝi.
— Dankon al vi. Vi anoncas al mi bonan novaĵon.
— Kaj vi banu vin kaj dormu. Via buŝo estas violblua kaj restis el vi nur ombro.
Sed Vinicius demandis:
— Ĉu oni ne diris, kiam okazos la unua ludus matutinus?
— Post dek tagoj. Sed antaŭe oni malplenigos aliajn malliberejojn. Ju pli multe da tempo restos al ni, des pli bone. Ne ĉio estas ankoraŭ perdita.
Kaj tiel parolante, li parolis tion, kion li mem jam ne kredis, ĉar li sciis bonege, ke se la cezaro, responde al la peto de Aliturus, trovis la brile sonantan respondon, en kiu li komparis sin mem kun Brutus, tiam estas nenia savo por Ligia. Li kaŝis ankaŭ de Vinicius, kion li aŭdis ĉe Senecio, ke la cezaro kaj Tigellinus decidis elekti por si kaj por siaj amikoj la plej belajn kristanajn virgulinojn kaj malvirgigi ilin antaŭ la morto, kaj la resto estis transdonota en la tago de la cirkludo mem al pretorianoj kaj bestistoj.
Sciante, ke Vinicius en neniu okazo volos postvivi Ligian, li intence nutris dume la esperon en lia koro, unue pro kompato al li kaj due, ĉar tiu ĉi estetikulo deziris ankaŭ, ke, se Vinicius devas morti, li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco.
— Mi diros hodiaŭ al la aŭgustino — li diris — pli malpli la jenon: savu Ligian por Vinicius, kaj mi savos nor vi Rufiuson. Ĉe Ahenobarbus unu vorto, dirita en konvena momento, povas iun savi aŭ pereigi. En malplej bona okazo ni gajnos iom da tempo.
— Dankon al vi — ripetis Vinicius.
— Vi dankos min plej bone, se vi matenmanĝos kaj iros dormi. Je Ateno! Odiseo eĉ en plej granda malfeliĉo pensis pri dormo kaj sonĝo. La tutan nokton vi certe pasigis en la malliberejo.
— Ne — respondis Vinicius. — Mi volis iri nun en la malliberejon, sed estas ordonite, ke oni neniun enlasu. Eksciu vi, Petronius, ĉu la ordono estas nur por hodiaŭ, ĉu ĝis la tago de la cirkludoj.
— Mi ekscios hodiaŭ nokte kaj morgaŭ matene mi diros al vi, por kiel longe kaj kial la ordono estas eldonita. Sed dume, se eĉ Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en la Kimeriajn landojn, mi iras dormi, kaj vi imitu min.