Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ili disiris, sed Vinicius iris en la bibliotekon kaj komencis skribi leteron al Ligia.

Kiam li finis, li portis ĝin mem kaj transdonis en la manojn de la kristana centestro, kiu tuj iris kun ĝi en la malliberejon. Post momento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la promeso, ke ankoraŭ hodiaŭ li reportos al li ŝian respondon.

Vinicius ne volis tamen reveni kaj, sidiĝinte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno leviĝis jam alten sur la ĉielon kaj tra Clivus Argentarius enfluadis sur la Forumon, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn komercaĵojn; aŭguristoj rekomendadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpaŝe direktadis sin al Rostra, por aŭskulti hazardajn oratorojn aŭ rakonti al si recipoke plej freŝajn novaĵojn. Laŭgrade kiel la varmego brulis ĉiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifuĝadis sub la portikojn de temploj, el sub kiuj elflugadis ĉiumomente tutaj aroj da kolomboj, brilante per siaj blankaj plumoj en la suna lumo kaj en la bluo.

Sub la influo de la trolumo de la bruo, varmo kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicius komencis fermi sin. Monotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude moraon, kaj la egalritmaj paŝoj de la soldatoj lulis lin al dormo. Kelkfoie li levis ankoraŭ la kapon kaj prenis en la rigardon la malliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derompaĵo, ekĝemis, kiel infano, endormiĝanta post longa plorado, kaj ekdormis.

Tuj eksvarmis ĉirkaŭ li vizioj. Ŝajnis al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata vinberejo, kaj antaŭ li iras Pomponia Graecina kun meĉlampo, lumigante la vojon. Iu voĉo, kvazaŭ la voĉo de Petronius, vokis post li el malproksime: „Revenu!” sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pomponia, ĝis ili venis al kabano, sur kies sojlo staris Petro la apostolo. Tiam li montris al la apostolo Ligian kaj diris: „Ni venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas ŝin veki, vi veku ŝin”. Sed Petro respondis: „Kristo mem venos ŝin veki!”

Poste la bildoj komencis miksi sin antaŭ liaj okuloj. Li vidis sonĝe Neron kaj Popaean, tenantan en la brakoj la malgrandan Rufiuson kun sanganta frunto, kiun lavis Petronius, kaj Tigellinuson, surŝutantan per cindro tablojn, kovritajn per multekostaj manĝaĵoj, kaj Viteliuson, glutegantan tiujn manĝaĵojn, kaj multajn aliajn aŭgustanojn, sidantajn ĉe la festeno. Li mem kuŝis apud Ligia, sed inter la tabloj paŝis leonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li ŝin elkonduku, sed lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis eĉ

K aj iii disiris, sed Vinicius iris en la bibliotekon k aj komencis skribi leteron al Ligia. K iam li finis, li portis gin mem kaj transdonis en la m anojn de la k ristan a centestro, kiu tuj iris kun gi en la m alliberejon. Post m om ento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la p ro ­ meso, ke an korau hodiau li reportos al li sian respondon. Vinicius ne volis tam en reveni kaj, sidiginte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno levigis jam alten sur la cielon kaj tra Clivus A rgentarius enfluadis sur la Forum on, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn kom ercajojn; auguristoj rekom endadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpase direktadis sin al R ostra, por auskulti hazardajn o ratorojn au rakonti al si recipoke piej fresajn novajojn. Laugrade kiel la varm ego brulis ćiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifugadis sub la portikojn de tem ploj, el sub kiuj elflugadis ćiumomente tu taj aroj da kolom boj, brilante per siaj blankaj plum oj en la suna lumo kaj en la bluo. Sub la influo de la trolum o de la bruo, varm o kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicius komencis ferm i sin. M onotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude m oraon, kaj la egalritm aj paśoj de la soldatoj lulis lin al dorm o. Kelkfoie li levis ankorau la kapon kaj prenis en la rigardon la m alliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derom pajo, ekgemis, kiel infano, endorm iganta post longa plorado, kaj ekdormis. T uj eksvarmis ćirkau li vizioj. Sajr.is al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata m nberejo, kaj antau li iras Pom ponia G raecina kun meclampo, lum igante la vojon. Iu voco, kvazau la voćo de Petronius, vokis post li el m alproksim e: „Revenu!” sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pom ponia, gis iii venis al kabano, sur kies sojlo staris P etro la apostolo. T iam li m ontris al la apostolo Ligian kaj diris: „N i venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas sin veki, vi veku sin” . Sed P etro respondis: „K risto mem venos sin veki!” Poste la bildoj komencis miksi sin an tau liaj okuloj. Li vidię songe N eron kaj Popaean, tenantan en la brakoj la m algrandan R ufiuson kun sanganta frunto, kiun lavis Petronius, kaj Tigellinuson, sursutantan per cindro tablojn, kovritajn per m ultekostaj mangajoj, kaj Viteliuson, glutegantan tiujn m angajojn, kaj m ultajn aliajn augustanojn, sidantajn će la festeno. Li mem kuśis apud Ligia, sed inter la tabloj pasis Ieonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li sin elkonduku, sd lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis efi

139