moviĝi. Poste en liaj vizioj sekvis ĥaoso ankoraŭ pli granda, kaj fine ĉio profundiĝis en plenan mallumon.
El la profunda dormo vekis lin nur la suna brulego kaj ia ekkrioj, kiuj eksonis tuj apud la loko, kie li sidis. Vinicius frotis la okulojn: la strato svarmis de homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo, kiun portis kvar egiptaj sklavoj.
En la portilo sidis iu homo, vestita per blanka vesto, kies vizaĝon oni ne povis vidi bone, ĉar tuj ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis.
— Lokon por la nobla aŭgustano! — kriis la kuristoj.
La strato estis tamen tiel svarmoplena, ke la portilo devis halti por momento. Tiam la aŭgustano mallevis senpacience la paperrulaĵon kaj ŝovis la kapon eksteren, vokante:
— Dispelu tiujn ĉi sentaŭgulojn! rapide!
Subite, rimarkinte Viniciuson, li retiris la kapon kaj rapide levis al la okuloj la paperrulaĵon.
Kaj Vinicius ŝovis la manon sur la frunto, kredante, ke li sonĝas ankoraŭ.
En la portilo sidis Chilo.
Dume la kuristoj trabatis la vojon kaj la egiptanoj estis ekmarŝontaj, kiam subite la juna tribuno, kiu en unu momento ekkomprenis multajn aferojn, antaŭe por li nekompreblajn, proksimiĝis al la portilo.
— Saluton al vi, Chilo! — li diris.
— Saluton, junulo — respondis digne kaj fiere Chilo, penante doni al sia vizaĝo la esprimon de trankvileco, kiun li ne havis en la animo — sed ne retenu min, ĉar mi rapidas al mia amiko, la nobla Tigellinus.
Sed Vinicius, ekkaptinte la randon de la portilo, klinis sin al li kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, demandis per subpremita voĉo:
— Vi perfidis Ligian?....
— Koloso de Memnono! — ekkriis Chilo, terurite.
Sed en la okuloj de Vinicius ne estis minaco, do la timo de la greko pasis rapide. Li ekpensis, ke li estas sub la protekto de Tigellinus kaj de la cezaro mem, tio estas de du potencoj, antaŭ kiuj ĉio tremas, kaj ke cirkaŭas lin fortaj sklavoj, dum Vinicius staras antaŭ li senarma, kun mizera vizago kaj kun figuro, fleksita de sufero. Ĉe tiu ĉi penso revenis lia malhumileco. Li fiksis sur Vinicius