En longa, rapide skribita letero, Ligia adiaŭis por ĉiam
Viniciuson. Ŝi sciis, ke al neniu estas jam permesate venadi en
la malliberejon kaj ke ŝi povos vidi Viniciuson nur el la areno.
Tial ŝi petis lin, ke li informiĝu, kiam venos ilia vico, kaj
ĉeestu la cirkludon, ĉar ŝi deziras vidi lin ankoraŭ foje dum
la vivo: En ŝia letero estis sentebla nenia timo. Ŝi skribis, ke
tiel ŝi, kiel la aliaj, sopiras jam la arenon, sur kiu ili trovos
liberiĝon el la malliberejo. Esperante revenon de Pomponia
kaj Aulus, ŝi petegis, ke venu ankaŭ ili. En ĉiu ŝia vorto oni
sentis ekstazon, tiun apartiĝon de la vivo, en kiu vivis ĉiuj
malliberigitoj, kaj kune neŝanceleblan kredon, ke la promesoj
nepre estas plenumotaj trans la tombo. „Ĉu Kristo min liberigos
nun, ĉu post la morto (ŝi skribis), Li min promesis al vi per
la buŝo de la apostolo, sekve mi estas via”. Kaj ŝi petegis lin,
ke li ŝin ne priploru kaj ne lasu ekregi sin de doloro. La morto
ne estis por ŝi neniigo de la ĵuroj. Kun la fido de infano ŝi
certigis Viniciuson, ke tuj post la martirigo «ur la areno ŝi
diros al Kristo, ke en Romo restis ŝia fianĉo, Marcus, kiu
sopiras al ŝi per la tuta koro. Kaj ŝi pensis, ke eble Kristo
permesos al ŝia animo reveni al li por momento, por diri al li,
ke ŝi vivas, ke la mortsuferon ŝi ne memoras kaj ke ŝi estas
feliĉa. Ŝia tuta letero spiris feliĉon kaj grandegan esperon. Estis
en ĝi nur unu peto, ligita kun la teraj aferoj: ke Vinicius
prenu el la spoliarium ŝian korpon kaj enterigu ŝin, kiel sian
edzinon, en la tombo, en kiun li mem estis iam metota.
Kaj li legis tiun ĉi leteron kun disŝirita animo, sed kune ŝajnis al li neeble, ke Ligia pereu de la dentegoj de sovaĝaj bestoj kaj ke Kristo ne elmontru al ŝi kompaton. Sed ĝuste en tio ĉi estis ankaŭ espero kaj fido. Reveninte hejmen, li reskribis, ke ĉiutage li venados al la muroj de Tulianum kaj atendos, ĝis Kristo polvigos la murojn kaj redonos ŝin al li. Li ordonis al ŝi kredi, ke Li, Kristo, povas redoni ŝin al li eĉ el la cirko, ke la granda apostolo petegas Lin pri tio ĉi kaj ke la momento de liberiĝo estas proksima. La konvertita centuriestro devis porti al ŝi en la sekvonta tago tiun ĉi leteron.