Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed kiam en la sekvinta tago Vinicius venis al la malliberejo, la centuriestro, forlasinte la vicon, proksimiĝis al li la unua kaj diris;

— Aŭskultu min, sinjoro. Kristo, kiu vin suferprovis, montris al vi Sian favoron. Hodiaŭ nokte venis liberigitoj de la cezaro kaj de la prefekto, por elekti al ili kristanajn virgulinojn por malhonorigo; ili demandis pri via fianĉino, sed la Sinjoro sendis sur ŝin febron, de kiu mortas la malliberigitoj en Tulianum, kaj ili lasis ŝin. Hieraŭ vespere ŝi estis jam senkonscia, kaj benata estu la nomo de la Savinto, ĉar tiu ĉi malsano, kiu ŝin savis de la malhonoro, povas ŝin ankaŭ savi de la Morto.

Vinicius apogis la manon sur la surŝultraĵon de la soldato, por ne fali, kaj tiu ĉi parolis plu:

— Danku la kompatemon de la Sinjoro. Linuson oni kaptis kaj transdonis al torturistoj, sed vidante, ke li agonias, oni redonis lin. Eble al vi oni ankaŭ ŝin nun redonos, kaj Kristo ŝin resanigos.

La juna tribuno restis ankoraŭ momente kun mallevita kapo, poste li levis ĝin kaj diris mallaŭte:

— Jes, centestro. Kristo, kiu savis ŝin de la malhonoro, savos ŝin de la morto.

Kaj, sidinte ĉe la mallibereja muro ĝis la vespero, li revenis hejmen por sendi siajn sklavojn, ke ili prenu Linuson kaj transportu lin en unu el liaj apudurbaj domoj.

Petronius tamen, eksciinte pri ĉio, decidis agi ankoraŭ. Jam antaŭe li estis ĉe la aŭgustino, kaj nun li iris al ŝi refoje. Li trovis ŝin ĉe la lito de la malgranda Rufius. La infano kun vundita kapo deliris en febro kaj la patrino penis ĝin savi kun malespero kaj teruro en la koro, pensante, ke eble ŝi savos ĝin por tio, ke ĝi pereu baldaŭ en pli terura maniero.

Okupita ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicius kaj Ligia, sed Petronius teruris ŝin. „Vi ofendis — li diris al ŝi — novan kaj nekonatan dion. Vi, aŭgustino, konfesas laŭdire la hebrean Jehovon, sed la kristanoj asertas, ke Kristo estas Lia filo, pensu do, ĉu vin ne persekutas la kolero de la patro. Kiu scias, ĉu tio, kio vin trafis, ne estas ilia venĝo, kaj ĉu la vivo de Rufius ne dependas de tio, kiel vi agos?

— Kion vi volas, ke mi faru? — demandis kun timo Poppaea.

— Elpetu pardonon de la ofenditaj dioj.

— Kiel?

— Ligia estas malsana. Influu la cezaron aŭ Tigellinuson,