ke oni redonu ŝin al Vinicius.
Kaj ŝi demandis kun malespero:
— Ĉu vi pensas, ke mi ĝin povas? — Sed vi povas ion alian. Se Ligia resaniĝos, ŝi devos morti sur areno. Iru en la templon de Vesto kaj postulu, ke virgo magna troviĝu hazarde apud Tulianum en la momento, kiam la malliberigitoj estos elkondukataj al morto, kaj ke Ŝi ordonu liberigi tiun knabinon. La granda pastrino ne rifuzos ĝin al vi.
— Kaj se Ligia mortos pro la febro?
— La kristanoj diras, ke Kristo estas venĝema, sed justa;
eble vi akiros lian pardonon per la intenco mem.
— Li donu al mi iun signon, ke li savos Rufiuson.
Petronius movis la ŝultrojn.
— Mi ne venas, kiel lia sendito, ho dia, mi nur diras al vi: estu prefere en paco kun ĉiuj dioj romaj kaj fremdaj.
— Mi iros — diris Poppaea per rompita voĉo.
Petronius ekspiris profunde.
— Fine mi ion efikis — li ekpensis:
Kaj, reveninte al Vinicius, li diris al la juna tribuno:
— Petu vian Dion, ke Ligia ne mortu pro febro, ĉar se ŝi ne mortos, la Granda vestpastrino ordonos ŝin liberigi. La aŭgustino mem petos ŝin pri ĉi tio.
Vinicius rigardis lin per okuloj, en kiuj brilis febro, kaj respondis:
— Ŝin liberigos Kristo.
Kaj Poppaea, kiu estis preta, por savi Rufiuson, bruloferi hekatombojn al ĉiuj dioj de la mondo, en la sama vespero ankoraŭ iris Forumon, al la vestpastrinoj, konfidinte la malsanan infanon al la zorgado de fidela vartistino, Silvia, kiu iam ankaŭ ŝin elvartis.
Sed sur Palatino verdikto je la infano estis jam eldonita, ĉar apenaŭ la portilo de la imperiestrino malaperis post la Granda pordego, en la ĉambron, kie kuŝis la malgranda Rufius, eniris du liberigitoj de la cezaro, el kiuj unu ĵetis sin sur la maljunan Silvian kaj ŝtopis ŝian buŝon, kaj la alia, ekkaptinte bronzan statueton de la sfinkso, senkonsciigis ŝin per la unua ekbato.
Poste ili proksimiĝis al Rufius. La knabo, konsumata de febro kaj senkonscia, ne komprenante, kio okazas ĉirkaŭ li, ridetis al ili kaj fermetis siajn belegajn okulojn, kvazaŭ li penus ilin rekoni. Sed ili, depreninte de la vartistino zonon, nomatan cingulum, bantligis ĝin ĉirkaŭ lia kolo kaj kuntiris. La infano,