Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vokinte foje la patrinon, mortis facile. Poste ili envolvis ĝin en la littukon kaj, eksidinte sur pretigitajn ĉevalojn, ekrapidis for, al Ostio, kie ili ĵetis la korpon en la maron.

Poppaea, ne trovinte la Grandan virgulinon, kiu kune kun la aliaj vestpastrinoj estis ĉe Vatinius, revenis baldaŭ Palatinon. Trovinte la malplenan liton kaj la malvarmiĝintan korpon de Silvia, ŝi svenis, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis, ŝi komencis krii kaj ŝiaj sovaĝaj krioj sonis dum la tuta nokto kaj dum la sekvinta tago.

Sed en la tria tago la cezaro ordonis al ŝi veni al festeno, do, vestinte sin per ametista tuniko, ŝi venis kaj sidis kun stonsimila vizaĝo, orhara, belega kaj malserena, kiel la anĝelo de morto.