Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LVI


Antaŭ ol Flaviusoj starigis Koloseon, oni konstruadis la amfiteatrojn en Romo plejparte el ligno, kaj tial preskaŭ ĉiuj forbrulis en la fajrego. Nero tamen, por aranĝi la promesitajn cirkludojn, ordonis starigi kelkajn novajn kaj inter ili unu grandegan, por kies konstruo oni komencis, tuj post la estingo de la fajro, venigadi per la maro kaj Tibro potencajn arbotrunkojn, dehakitajn sur la deklivoj de Atlaso. Ĉar la ludoj devis superi ĉiujn antaŭajn per sia brileco kaj nombro de la viktimoj, oni aldonis vastajn tenejojn por la homoj kaj bestoj. Miloj da metiistoj laboris ĉe la konstruado tage kaj nokte. Oni konstruis kaj ornamis senripoze. La popolo rakontis al si mirindaĵojn pri la apogoj, inkrustitaj per bronzo, sukceno, eburo, perlamoto kaj ŝelo de transmaraj testudoj. Kanaloj, kondukitaj laŭlonge de la vicoj, plenigotaj per glacia akvo, celis konservi en la konstruaĵo agrablan malvarmon eĉ dum plej brula vetero. Grandega purpura velarium ŝirmis kontraŭ la sunradioj. Inter la vicoj oni starigis incensilojn, „por bruligadi arabajn aromaĵojn; supre oni lokis aparatojn, surŝprucontajn la rigardantojn per safrana akvo kaj verbeno. La famaj arĥitektoj, Severus kaj Celer, streĉis sian tutan scion, por starigi amfiteatron senkomparan kaj kune povantan enteni tian nombron da scivoluloj, kian povis ĝis nun enteni neniu el la konataj amfiteatroj.

Tial do en la tago, en kiu devis komenciĝi la unua ludus matutinus, amaso da popolo atendis de la tagiĝo la malfermon de la pordegoj, aŭskultante kun plezuro la muĝadon de leonoj, la raŭkan blekadon de panteroj kaj la hurladon de hundoj. Al la bestoj oni donis de du tagoj nenion por manĝi, anstataŭe oni traŝovadis antaŭ iliaj okuloj sangajn pecojn da viando, por tiom pli eksciti ilian furiozon kaj malsaton. Iafoje ektondradis tia uragano da sovaĝaj voĉoj, ke la homoj, starantaj antaŭ la cirko, ne povis interparoli, kaj pli impresemaj paliĝadis pro timo. Je la sunleviĝo tamen eksonis interne de la cirko kantoj laŭtaj, sed trankvilaj, kiujn oni aŭskultis kun miro, ripetante unu al alia: „La kristanoj! la kristanoj!” Vere, mult-