mult-nombrajn arojn da ili oni venigis nokte ankoraŭ en la amfiteatron, kaj ne nur el unu malliberejo, kiel oni intencis komence, sed poparte el ĉiuj. Oni sciis en la amaso, ke la cirkludoj daŭros dum tutaj semajnoj kaj monatoj, sed oni disputis, ĉu kun tiu ĉi parto de la kristanoj, kiu estis destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini en la daŭro de unu tago. La viraj, virinaj kaj infanaj voĉoj, kantantaj la matenan kanton, estis tiel multaj, ke spertuloj opiniis, ke, se oni eĉ sendados unufoje po ducent aŭ tricent homoj sur la arenon, la bestoj laciĝos, satiĝos kaj ĝis la vespero ne povos ĉiujn disŝiri. Aliaj asertis, ke tia granda nombro da viktimoj, aperantaj samtempe sur la areno, distras la atenton kaj ne lasas konvene ĝui la spektaklon. Laŭgrade kiel proksimiĝadis la momento, en kiu oni devis malfermi la koridorojn, nomatajn vomitoria, kondukantajn internen, la popolo iĝadis pli vigla, pli gaja kaj diskutis pri diversaj aferoj, koncernantaj cirkludojn. Komencis formi sin partioj, laŭdantaj pli grandan lertecon de leonoj aŭ de tigroj en disŝirado de homoj. Tie kaj ie oni intervetis. Aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de galloj, jen de mirmilonoj, jen de tracianoj, jen de retistoj. Pli aŭ malpli grandaj iliaj taĉmentoj, kondukataj de majstroj, nomataj lanistae, frumatene komencis enfluadi la amfiteatron. Ne volante laciĝi antaŭtempe, ili marŝis sen armiloj, ofte tute nudaj, ofte kun verdaj branĉoj en la manoj, aŭ kronitaj per floroj, junaj, belegaj en la matena lumo kaj plenaj de vivo. Iliaj korpoj, brilantaj de olivoleo, potencaj, kvazaŭ skulptitaj el marmoro, vekadis admiron de la popolo, kiu amegis la belajn formojn. Multajn el ili oni konis persone kaj ĉiumomente aŭdiĝadis la ekkrioj: „Saluton, Furnius! saluton, Leo! saluton, aximus! saluton, Diomedes!” Junaj knabinoj levadis al ili okulojn, plenajn de amo, kaj ili serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj, kvazaŭ neniu zorgo pezus super ili, sendante mankisojn aŭ vokante: „Karesu, antaŭ ol la morto min karesos!” Poste ili malaperadis en la pordegoj, el kiuj multaj estis neniam reelirontaj. Sed ĉiam novaj kaŭzoj distris la atenton de la amaso. Post la gladiatoroj iris mastigophori, t.e. homoj, armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn. Poste muloj tiris al la spoliarium tutajn vicojn da veturiloj, sur kiuj estis metitaj amasoj da lignaj ĉerkoj. Je tiu ĉi vido ĝojis la popolo, konjektante el ilia nombro pri la grandeco de la spektaklo. Plue paŝis homoj, kiuj devis
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/151
Aspekto