Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

finmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj, gardantaj ordon en la cirko, disdonantaj la sidlokojn, poste sklavoj, disportantaj manĝaĵojn. kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu cezaro ĉiam havis apude en amfiteatro.

Oni malfermis fine la vomitoria kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn ordorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego.

Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en senrompa jam vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj, oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn — amasoj da sklavoj. En la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj.

Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli poste, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la cezaron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanata de la aŭgustino kaj aŭgustanoj.

Petronius venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Viniciuson. Li sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia, sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj malpermesite estis paroli kun la gardistoj, same kiel donadi plej etajn informojn al tiuj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi ne trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj Oni povus sendi ŝin ankaŭ malsanan, eĉ senkonscian. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestfinmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj, gardantaj ordon en la cirko, dis- donantaj la sidlokojn, poste KEO, disportantaj „manĝaĵojn. kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu cezaro ĉiam havis apude en amfiteatro. Oni malfermis fine la vomitoria kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn ordorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego. Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en senrompa jam vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj, oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn — amasoj da sklavoj. En la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj. Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli poste, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la cezaron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanata de la aŭgustino kaj aŭgustanoj. Petronius venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Viniciuson- Li sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia, sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj malpermesite estis paroli kun la gardistoj, same kiel donadi plej etajn informojn al tIUj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi ne trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj Oni povus sendi ŝin ankaŭ malsanan, eĉ senkonscian. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu el la rigardantoj povis kontroli, ĉu unu pli aŭ malpli trovas sin inter ili, nek iun rekoni. La gardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni interaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu el la rigardantoj povis kontroli, ĉu unu pli aŭ malpli trovas sin inter ili, nek iun rekoni. La gardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni inter-