konsentis, ke ili kaŝos Ligian en iu malluma angulo de la amfiteatro, kaj nokte transdonos ŝin en la manojn de unu farmisto de Vinicius, kiu tuj forveturigos ŝin en la Albanan montaron. Petronius, al kiu Vinicius konigis la sekreton, konsilis al la juna tribuno, ke li iru malkaŝe kun li en la amfiteatron kaj nur ĉe la eniro elŝtelu sin en la interpremo kaj rapidu en la ĉelojn, kie, por eviti eblajn erarojn, li devis mem montri al la gardistoj Ligian.
La gardistoj enlasis lin tra malgranda pordeto, tra kiu ili mem eniradis. Unu el ili, nomata Sirus, kondukis lin senprokraste al la kristanoj. Envoje li diris al Vinicius:
— Mi ne scias, sinjoro, ĉu vi trovos tiun, kiun vi serĉas. Ni demandis pri junulino, nomata Ligia, sed neniu donis al ni respondon. Povas esti, ke ili ne fidas al ni.
— Ĉu ili estas multaj? — demandis Vinicius
— Multaj el ili, sinjoro, devos resti por morgaŭ.
— Ĉu estas inter ili malsanuloj?
— Tiaj, kiuj ne povas stari sur la piedoj, ne estas.
Dirinte ĉi tion, Sirus malfermis la pordon kaj ili eniris kvazaŭ en grandegan ĉambron, sed malaltan kaj malluman, ĉar la lumo eniĝadis tien sole tra kraditaj malfermaĵoj, apartigantaj ĝin de la areno. Vinicius povis komence nenion ekvidi, li aŭdis nur en la ejo murmuradon de voĉoj kaj ekkriojn de la popolo, atingantajn lin el la amfiteatro.
Sed post momento, kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la krepusko, li ekvidis tutajn arojn da strangaj estaĵoj, similaj al lupoj kaj ursoj. Tio estis la kristanoj, ĉirkaŭkudritaj per bestaj feloj. Unuj el ili staris, aliaj preĝis, genuante. Tie kaj ie laŭ longaj haroj, malsuprenfalantaj sur la felo, oni povis ekkoni, ke la viktimo estis virino. Patrinoj, similaj al lupinoj, portis en la brakoj siajn infanojn, ankaŭ vile ĉirkaŭkudritajn. Sed el sub la feloj vidiĝadis vizaĝoj lumaj, la okuloj en la krepusko brilis de ĝojo kaj de febro. Videble estis, ke pliparton de tiuj ĉi homoj ekregis unu penso, ekskluziva kaj transmonda, kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili kaj kio povis ilin renkonti. Kelkaj, demandataj de Vinicius pri Ligia, rigardis lin per okuloj kvazaŭ vekitaj el dormo, ne respondante la, demandojn; aliaj ridetis al li, metante la fingrojn sur la buŝojn aŭ montrante la ferajn kradojn, tra kiuj enfluadis faskoj de brilo. Infanoj nur ploris kelkloke, timigitaj per la muĝado de la bestoj, hurlado de la hundoj, kriado de la popolo kaj per la bestosimilaj figuroj de la propraj ge-