patroj. Vinicius, irante apud Sirus la gardisto, rigardis la vizaĝojn, serĉis, demandis, iaioje falpuŝiĝadis pro la korpoj de tiuj, kiuj svenis pro interpremo, sufoka aero kaj varmegeco, kaj li trapuŝadis sin pluen en la malluman fundon de la ejo, kiu ŝajnis tiel vasta, kiel la tuta amfiteatro.
Sed subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke proksime de la krado eksonis konata al li voĉo. Aŭskultinte dum momento, li returniĝis kaj, trapuŝinte sin tra la amaso, ekstaris proksime. Fasko de lumo falis sur la kapon de la parolanto kaj en tiu ĉi brilo Vinicius rekonis en lupa felo la malgrasan kaj senindulgan vizaĝon de Crispus.
— Pentu pro viaj pekoj — parolis Crispus — ĉar la momento tuj venos. Sed kiu pensas, ke per la sola morto li liberiĝos de siaj kulpoj, tiu novan pekon plenumas kaj estos ĵetita en la eternan fajron. Per ĉiu via peko, kiun vi plenumis dum la vivo, vi renovigadis la mortsuferojn de la Sinjoro, kiel do vi kuraĝas kredi, ke tiu ĉi sufero, kiu vin atendas, povas egali la Lian? Per egala morto pereos hodiaŭ justuloj kaj pekuloj, sed la Sinjoro distingos siajn merititojn. Ve al vi, ĉar la leonaj dentegoj disŝiros viajn korpojn, sed ne disŝiros viajn kulpojn, nek viajn kalkulojn kun Dio. La Sinjoro elmontris sufiĉe, da kompatemo, kiam Li permesis najli sin al la kruco, sed de nun Li estos nur juĝisto, kiu neniun kulpon lasos senpune. Do vi, kiuj pensis, ke per martireco vi neniigos viajn pekojn, blasfemas kontraŭ la Dia justeco kaj tiom pli profunda abismo vin atendas. Finiĝis la kompatemo kaj venis la tempo de la Dia kolero. Jen vi ekstaros post momento antaŭ la terura juĝo, antaŭ kiu apenaŭ virtulo saviĝas. Pentu pro viaj pekoj, ĉar malfermitaj estas la inferaj senfundaĵoj kaj ve al vi, edzoj kaj edzinoj, ve al vi, gepatroj kaj infanoj!
Kaj etendinte la ostajn manojn, li skuis ilin super la klinitaj kapoj, sentima, sed ankaŭ senkompata eĉ antaŭ la morto, al kiu post momento devis iri ĉiuj tiuj kondamnitoj. Post liaj vortoj aŭdiĝis la voĉoj: „Ni pentu pro niaj pekoj!”, poste sekvis silento kaj oni aŭdis nur ploron de infanoj kaj batadon de manoj sur la brustoj. Kaj al Vinicius la sango koagulis en la vejnoj. Li, kiu sian tutan esperon bazis sur la kompatemo de Kristo, ekaŭdis nun, ke venis la tago de kolero kaj ke kompaton ne havigos eĉ morto sur la areno. Trakuris, vere, lian kapon penso luma kaj rapida, kiel fulmo, ke Petro la apostolo alie parolus al tiuj ĉi mortontoj, malgraŭ tio tamen la severaj, plenaj de fanatikeco vortoj de Crispus