Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ĉi tiu malluma ejo kun kradoj, post kiu estis la kampo de martireco, kaj ĝia proksimeco kaj la amasego de la viktimoj, vestitaj jam por la morto, plenigis lian animon per teruro kaj timego. Ĉio tio kune ŝajnis al li pli terura kaj pli monstra, ol plej sangaj bataloj, kiujn li partoprenis. La malbonaero kaj varmegeco komencis lin sufoki. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto. Ekkaptis lin timo, ke li svenos, kiel tiuj, pro kies korpoj li falpuŝiĝadis dum sia serĉado en la fundo de la ejo, kiam do li ekpensis krome, ke ĉiumomente oni povas malfermi la kradojn, li komencis laŭte voki Ligian kaj Ursuson, esperante, ke se ne ili mem, respondos al li iu, kiu ilin konas.

Efektive, tuj iu homo, alivestita kiel urso, ektiris lin je la togo kaj diris:

— Sinjoro, ili restis en la malliberejo. Min oni elkondukis laste kaj mi vidis ŝin malsanan sur la kuŝejo.

— Kiu vi estas? — demandis Vinicius.

— La fosisto, en kies kabano la apostolo baptis vin, sinjoro. Oni malliberigis min antaŭ tri tagoj, kaj hodiaŭ mi jam Mortos.

Vinicius ekspiris. Enirante ĉi tien, li deziris trovi Ligian, nun tamen li estis preta danki al Kristo, ke ŝi ne estas ĉi tie, kaj vidi en tio signon de Lia kompatemo.

Dume la fosisto ektiris lin duafoje je la togo kaj diris:

— Ĉu vi memoras, sinjoro, ke mi kondukis vin en la korneliusan vinberejon, kie en la budo predikis la apostolo?

— Mi memoras — respondis Vinicius.

— Mi vidis lin poste tagon antaŭ ol oni min malliberigis. Li benis min kaj diris, ke li venos la amfiteatron krucosigni la pereantojn. Mi volus rigardi lin en la momento de la morto kaj vidi la signon de kruco, ĉar tiam pli facile estos al mi morti, se do vi scias, sinjoro, kie li estas, diru al mi.

Vinicius mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

— Li estas inter la servistoj de Petronius, alivestita kiel sklavo. Mi ne scias, kie ili elektis la lokojn, sed mi revenos en la cirkon kaj vidos. Rigardu min, kiam vi eliros la arenon, kaj mi leviĝos kaj turnos la kapon en ilian flankon. Tiam vi trovos lin per la okuloj.

— Dankon al vi, sinjoro, kaj pacon al vi.

— Estu al vi la Savinto kompatema.

— Amen.

Vinicius eliris el la cuniculum kaj iris la amfiteatron, kie li havis lokon apud Petronius, meze de la aliaj aŭgustanoj.